Julianne Moore
Juliane MOORE (naskiĝis la 3-an de decembro 1960, en Fort Bragg; vera nomo Julie Anne Smith) estas usona aktorino kaj verkistino.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ŝi naskiĝis en Norda Karolino. Ŝia patro, militisto, transloĝigis la familion de militbazo al militbazo en Usono kaj ĝis en Germanio. Ŝi ricevis siajn unuajn diplomojn en 1979 en la Usona Altlernejo de Frankfurto ĉe Majno, kaj universitatan diplomon en la universitato de Bostono.
Ŝi trifoje edziniĝis; ŝia tria edzo estas la produktoro Bart Freundlich (sub kies direktado ŝi ludis en tri filmoj: The Myth of Fingerprints, World traveler, kaj Trust the man).
De 2002, ŝi uzas sian famecon por kolekti fondusojn favore al infanoj trafitaj de tubera sklerozo de Bournville. Ŝi estas partianino de la libereco de aborto kaj elmontris sian opozicion al la politiko de George W. Bush en 2004. Ŝi monhelpis ties rivalon, John Kerry per donaco de 2000 $.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Post apero, en 1982, en la modesta B filmo: Timerider: The Adventure of Lyle Swann, de William Dear, Julie Anne Smith instaliĝis en Novjorko en 1983. Ŝi laboris kiel kelnerino antaŭ trovi rolon en la serio de la sapopero: As the World Turns inter 1985 kaj 1988. Ŝi prenis la scenan nomon de Julianne Moore ĉar jam ekzistis aktorino nomita Julianne Smith. (Moore estas la dua antaŭnomo de ŝia patro: Peter Moore Smith).
Ŝi ludis en kvanto da filmoj, kaj bonaj kaj malbonaj, en ĝenroj tiel diversaj kiel pornografio, dramo, komedio, sciencfikcio... sub la reĝisoreco de Louis Malle, Robert Altman, Steven Spielberg, Gus Van Sant, Neil Jordan, Alfonso Cuarón, Todd Haynes kaj Paul Thomas Anderson.
Julianne Moore interesiĝas pri la grandaj eŭropaj verkistoj, kaj ludis en adaptoj de Anton Ĉeĥov, Oscar Wilde, Samuel Beckett kaj Graham Greene. Ŝi estis multfoje nomumita por la Akademia Premio kiel plej bona aktorino, sed neniam ricevis la Premion Oscar.
En 2006, ŝi ludis teatraĵon en Broadway, en The Vertical Hour de Sam Mendes.
En 2007, ŝi lanĉiĝis en literaturon kaj verkis porinfanan romanon Freckleface Strawberry: historio de rufhara knabino, kiu devas alfronti antaŭjuĝojn pri ŝia harkoloro.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- Timerider : The Adventure of Lyle Swann, de William Dear, 1982
- Tales from the Darkside, de John Harrison, 1989
- The Hand that rocks the cradle, de Curtis Hanson, 1991
- The Gun in Betty Lou's Handbag, de Allan Moyle, 1992
- Body of evidence, deUli Edel,, 1983
- Benny & Joon, de Jeremiah Chechik
- The Fugitive, de Andrew Davis, 1993
- Short Cuts, de Robert Altman, 1993
- Vanya, 42nd Street de Louis Malle, 1984
- Assassins, de Richard Donner, 1994
- Safe, de Todd Haynes, 1995
- Nine months, de Chris Columbus, 1995
- Surviving Picasso, de James Ivory, 1996
- The Lost World Jurassic Park, de Steven Spielberg, 1997
- Boogie Nights, de Paul Thomas Anderson, 1997
- The Myth of Fingerprints, de Bart Freundlich, 1997
- The Big Lebowski, de Joel Coen, 1997
- Welcome to Hollywood, de Tony Markes, 1998
- Psycho, de Gus Van Sant, 1998
- Cookie's Fortune, de Robert Altman, 1998
- A Map of the World, de Scott Elliott, 1999
- An ideal husband, de Oliver Parker, 1999
- Magnolia, de Paul Thomas Anderson, 1999
- The End of the affair, de Neil Jordan, 1999
- The Ladies man de Reginald Hudlin, 2000
- Hannibal, de Ridley Scott, 2000
- World traveler, de Bart Freundlich, 2001
- Evolution, de Ivan Reitman, 2001
- The Shipping news, de Lasse Hallström, 2001
- The Hours, de Stephen Daldry, 2001
- Far from heaven, de Todd Haynes, 2002
- Marie and Bruce, de Tom Cairns, 2003
- The Laws of attraction, de Peter Howitt, 2003
- The Forgotten, de Joseph Ruben, 2003
- Trust the man, de Bart Freundlich, 2004
- The Prize Winner of Defiance, Ohio, de Jane Anderson, 2004
- Running with scissors, de Ryan Murphy, 2005
- Next, de Lee Tamahori, 2005
- Freedomland, de Joe Roth, 2005
- Children of Men , de Alfonso Cuarón, 2006
- I'm Not There, de Todd Haynes, 2007
- Savage Grace de Tom Kalin, 2007
- Blindness de Fernando Meirelles, 2008
- The Private Lives of Pippa Lee de Rebecca Miller, 2009
- A Single Man de Tom Ford (dato ne difinita)
Romano
[redakti | redakti fonton]- Freckleface Strawberry, 2007
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [http:// Oficiala retejo] (angle)
- Julianne Moore ĉe Twitter
- Julianne Moore ĉe Instagram
- Julianne Moore ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Julianne Moore ĉe AllMovie (angle)
- Julianne Moore ĉe Internet Broadway Database (angle)
- Julianne Moore ĉe Box Office Mojo