Januaro de 2022
Aspekto
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en januaro 2022:
- Prezoprotestoj rezultas en la elpostenigo de la registaro de Kazaĥio fare de la prezidento.
- Mortis estante 94-jaraĝa usona aktoro Sidney Poitier, unua nigrulo kiu ricevis Oskar-premion.
- Amasaj protestoj en Kazaĥio transformiĝis je tumultoj kun dekoj da murditoj, centoj da vunditoj, amasa rabado kaj detruado. La aŭtoritatoj enkondukis armeajn trupojn kaj petis helpon de la Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco, kies membroj sendis siajn trupojn por gardi plej gravajn objektojn. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Mortis 10 personoj kiam falis rokego sur boatoj en Lago Furnas, Minas Gerais, Brazilo.
- Mortis pli ol 200 personoj pro atakoj al nordorienta Niĝerio.
- Mortis 20 personoj kaptitaj en siaj aŭtoj dum neĝoŝtormo en Pakistano.
- Daŭras tumultoj en Kazaĥio, laŭgrade estingiĝantaj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Almenaŭ 17 mortoj (inter kiuj 8 infanoj) pro incendio en konstruaĵo de Novjorko.
- Kirurga teamo de la Universitato de Marilando en Usono faris por la unua fojo sukcesan operacion de enplanto de porko-koro al 57-jaraĝa paciento.
- Prezidanto de Kazaĥio Kasimĵomart Tokajev en sia parolado al la parlamento proponis kandidaton je la ĉefministra posteno Aliĥan Smailov kaj anoncis gravajn reformojn. Li ankaŭ diris ke la misio de la Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco en Kazaĥio plenumis siajn taskojn kaj post du tagoj komenciĝos foriro de la eksterlandaj trupoj, kiu finiĝos post 10 tagoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Estis inaŭgurita nova stacio de la Metroo de Parizo, kies nomo Barbara omaĝas al samnoma franca kantistino.
- La aŭtoritatoj de Kazaĥio konfirmis, ke 225 homoj pereis dum la ĵusaj tumultoj.
- La tenisisto Novak Đoković estis forkondukita el Aŭstralio ĉar li malobeis la landajn regulojn kontraŭ KOVIM-19, ĝuste antaŭ sia partopreno en ĉampioneco.
- Post kelkaj tagoj de la erupcio de submara vulkano Hunga Tonga, Tongo, oni konfirmis la preskaŭ malaperon de la insulo kaj damaĝojn kaj rezultojn en diversaj landoj de la Pacifiko kaj ĉefe en la propra lando.
- Kazaĥion forlasis la lastaj trupoj de la Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Bombardado fare de la koalicio estrita de Saudarabio en la urbo Sada, Jemeno, okazigis 82 mortojn, ĉefe de afrikaj enmigrintoj en arestejo.
- Militista puĉo en Burkino elpostenigis la prezidenton Roch Kaboré kaj la demokratian politikan sistemon.
- Pasaĝeroj spontanee protestis en la flughaveno de Istanbulo post kiam dekoj da flugoj estis prokrastitaj pro neatendita granda neĝofalo en la plej granda urbo de Turkio.
- En Kievo centoj da malgrandskalaj entreprenistoj protestis ĉe la konstruaĵo de ukraina parlamento kaj provis sturmi la domon. Okazis interbatiĝoj kun policanoj. Deputitoj kaŝe fuĝis el la parlamento por ne renkonti la furiozan popolamason.
- Xiomara Castro estis nomumita prezidanto de Honduro, nome unua virino kiu atingas tiun postenon.
- Tropika ŝtormo okazigis almenaŭ 88 mortojn en Sudorienta Afriko: Madagaskaro, Mozambiko kaj aliaj landoj.
- La Socialisma Partio venkis en la ĝenerala balotado en Portugalio per absoluta majoritato.
- Rafa Nadal rompas rekordon venkante en la Australian Open de 2022.
|