József Mukk
Aspekto
József Mukk | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de februaro 1962 (62-jaraĝa) en Gödöllő |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1987–1991) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
TTT | |
Retejo | https://mukkjozsef.eoldal.hu/ |
József Mukk [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mukk József estis hungara operkantisto (tenoro).
József Mukk[1][2] naskiĝis la 23-an de februaro 1962 en Gödöllő.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Mukk frekventis muzikan bazlernejon en Aszód, poste li maturiĝis en muzika mezlernejo en Szombathely, pli poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo de Budapeŝto en 1991. Lia ĉefinstruisto estis Sándor Sólyom-Nagy. Post la diplomo li ricevis stipendion en Budapeŝta Ŝtata Operejo, post jaro kantistan statuson. Li havis pliajn trejnadojn en Vieno kaj li koncertis en plena Eŭropo. Li ricevis premiojn inter 1990–2009.
Lia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Georges Bizet: Carmen (opero) — Remendado
- Gaetano Donizetti: L’elisir d’amore — Nemorino
- Ferenc Erkel: Hunyadi László — reĝo László
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Don Giovanni — Don Ottavio
- Die Zauberflöte — Tamino
- Die Entführung aus dem Serail — Belmonte
- Titus kegyelme — titolrolo
- Idomeneo, re di Creta — Idomeneo
- Giacomo Puccini: Manon Lescaut — Edmund
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo — grafo Almaviva
- Giuseppe Verdi: Falstaff – Fenton
- Richard Wagner: Die Meistersinger von Nürnberg – David
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- oficiala paĝo kun foto Arkivigite je 2022-08-23 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio