István Menyhárd
István Menyhárd | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1902 en Wulkaprodersdorf |
Morto | 25-an de aŭgusto 1969 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 6/8-1-13 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1925) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
István Menyhárd [iŝtvAn menjhArd], laŭ hungarlingve kutima nomordo Menyhárd István estis hungara arkitekto, profesoro, statikisto.
István Menyhárd [1] Arkivigite je 2020-07-24 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 21-an de septembro 1902 en Hungara reĝlando en Vulkapordány (nuntempa Wulkaprodersdorf en Aŭstrio). Li mortis la 25-an de aŭgusto 1969 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Menyhárd frekventis mezlernejon en Sopron, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1925. Post siaj studoj li laboris en diversaj projektaj kontoroj aŭ en ministerio pri komerco kaj trafiko. Inter 1933 kaj 1940 li instruis en la menciita universitato, poste li iĝis privata inĝeniero. En 1942 li doktoriĝis. Li sukcese profitis la ferbetonon en siaj projektoj. Post la 2-a mondmilito li laboris en ŝtataj laborejoj, institutoj. En 1954 li estis nomumita privata profesoro, en 1965 titulara profesoro. Li ricevis premiojn en 1955, 1961, 1968.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Vasbeton szerkezetek elmélete… (1960)
- Héjszerkezetek számítása és szerkesztése (1966; ankaŭ pole)
Elektitaj projektoj
[redakti | redakti fonton]- pontoj en Jászfényszaru (1934), Jászberény (1937), Füzesgyarmat (1944), Esztergom (1948)
- garaĝo en Budapeŝto (1941)
- industria konstruaĵo en Székesfehérvár (1959)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- premio "Menyhárd István"