Saltu al enhavo

Insurekcio de Kościuszko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ĵuro de Tadeusz Kościuszko sur la krakova urboplaco, la 24-an de marto 1794
Tadeusz Kościuszko sur la pentraĵo de Marcin Jabłoński, 1827
La pentraĵo de Jan Matejko: Kościuszko ĉe Racławice (fragmento)
La tendaro ĉe Bosutów
Oni enirigas 12 rusajn kanonojn al Krakovo
Wojciech Kossak, Jan Styka: Kościuszko sur la ĉevalo (krokizo / skizo por la Panoramo pri Racławice), 1893

La insurekcio de Kościuszko estis pola nacia ribelo kontraŭ la Rusia imperio en 1794. La insurekcion provokis regado de la targovica konfederacio kaj la 2-a dispartigo de Pollando-Litovio.

Insurekcio estas arkaismo signifinta ribelon kaj uzata kiel ribelo de la tuta nacio (de la latina vorto insurgere - ribeli kontraŭ io).

La insurekcio komenciĝis la 12-an de marto kiam generalo Antoni Madaliński rifuzis malmultigon de la 1-a Grandpolia Brigado de Nacia Kavalerio kaj gvidis ĝin de Ostrołęka al Krakovo.

Tamen oficiale oni agnoskas ke la 24-a de marto estis komenco de la insurekcio. Ĉ. la 10-a horo al krakovan urboplacon venis Tadeusz Kościuszko. Post lego de Akto de Insurekcio li eldiris ĵuron:

Mi, Tadeusz Kościuszko, ĵuras je Dio al la tuta Pola Nacio, ke donitan potencon por tirani neniun mi uzos, sed nur por protekti limojn, reakiri sendependecon kaj firmigi universalan liberecon mi uzados. Helpu min ho Dio kaj Pasiono de la Filo.

La Akto de Insurekcio igis Kościuszkon Ĉefo de Nacia Militforto. Li ekde tiam havis tutan potencon. La plej grava problemo estis tro malmulta nombro de soldatoj. Kościuszko komandis ke ĉiuj kvin domoj armigos unu infanterian rekruton kun fusilo, lancohakilo. Dum du semajnoj devis esti armigotaj homoj inter 18 kaj 40 jaraĝo. Realece oni tamen ne sukcesis en krakova vojevodio kolekti 10 mil soldatojn. Pro manko de armiloj oni kreis trupojn kun lancoj kaj militaj falĉiloj.

La 1-an de aprilo korpuso de Tadeusz Kościuszko formarŝis al Kielce.

La 4-an de aprilo la ribela armeo venkis en la Batalo de Racławice kontraŭ la rusaj trupoj.

La 6-an de aprilo Tadeusz Kościuszko fondis tendaron ĉe Bosutowo (hodiaŭ: Bosutów). La rusa vojevodio aliĝis al la insurekcio.

La 7-an de aprilo oni enirigis al Krakovo 12 kanonojn forprenitajn en Racławice.

La 8-an de aprilo Tadeusz Kościuszko nomis Wojciech Bartos Głowacki standardisto de krakovaj grenadistoj.

La 17-an de aprilo komenciĝis la insurekcio de Varsovio. Plebo sub gvido de ŝuisto Jan Kiliński forpelis rusan garnizonon de la ĉefurbo. En la ambasado de Rusio oni trovis pruvojn ke politikaj eminentuloj ricevadis rusajn salajrojn. Kiel nova prezidento de Varsovio oni elektis Ignacy Wyssogota Zakrzewski.

La 18-an de aprilo Kościuszko eldonis ĉe Bosutowo Ordonon por rabatoj en servuto kaj humana traktado de kamparanoj.

La 19-an de aprilo en Varsovio estis kreita la Provizora Konsilantaro Anstataŭa de Mazovia Duklando. La 24-an de aprilo estis kreita la klubo de polaj jakobenoj.

La 23-an de aprilo en Vilno komenciĝis insurekcio gvidita de Jakub Jasiński. Oni anoncis Akton de litova nacia ribelo. La ribelo sukcesis, malliberigitaj estis multaj rusoj.

La 24-an de aprilo en Vilno estis kreita La plej alta Litova Reganta Konsilantaro.

La 3-an de majo La plej alta Litova Reganta Konsilantaro nomis generalon Jakub Jasiński ĉefa komandanto de la litova armeo. Katerino la 2-a nomis Nikolao Repnin ĉefa armea komandanto por sufoki la insurekcion.

La 5-an de majo Kościuszko fondis fortreson ĉe Połaniec.

La 9-an de majo la tribunalo por kriminalaj aferoj decidis mortigi per pendigo plurajn gvidantojn de la Targovica konfederacio.

(...)