Ingrid Thulin
Aspekto
Ingrid Thulin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ingrid Lilian Thulin |
Naskiĝo | 27-an de januaro 1926 en Sollefteå |
Morto | 7-an de januaro 2004 (77-jaraĝa) en Stokholmo |
Mortokialo | Kancero |
Lingvoj | sveda |
Ŝtataneco | Svedio |
Familio | |
Edz(in)o | Harry Schein (en) (1956–1989) Claes Sylwander (en) (1951–1956) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmreĝisoro filmaktoro reĝisoro scenaristo |
TTT | |
Retejo | http://www.ingridthulin.se/ |
Ingrid Lilian THULIN (Sveda prononco: [ˈɪŋːrɪd tɵˈliːn]; 27a de Januaro 1926 – 7a de Januaro 2004) estis sveda kina aktorino.
Dum multaj jaroj ŝi laboris regule kun Ingmar Bergman. Thulin aperis en la filmoj de Bergman nome Naturaj fragoj (1957), Ansiktet (1958, kie ŝi pasigis multon de la filmo vestita kiel knabo), Nattvardsgästerna (1962), Tystnaden (1963), Riten (1969) kaj Flustroj kaj krioj (1972).
Laŭlonge de sia kariero ŝi ricevis multajn premiojn, ekzemple en la Berlinale, kaj en la Festivalo de Cannes.