Saltu al enhavo

Ilja Jefimoviĉ Repin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilja Jefimoviĉ Repin
Memportreto (1878)
Persona informo
Илья́ Ефи́мович Ре́пин
Naskiĝo 24-an de julio[jul.]/ 5-an de aŭgusto 1844[greg.]
en Ĉuhujivo, Ĥarkova/Ĥarkiva gubernio,  Rusia Imperio
Morto 29-an de septembro 1930 (1930-09-29)
en Repino, Gubernio Viipuri,  Finnlando
Tombo Penaty estate (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Nacieco ukraino
Etno ukrainoj vd
Lingvoj rusa vd
Loĝloko Ĉuhujivo • Repino • ParizoSankt-PeterburgoMoskvo vd
Ŝtataneco sennacieco (1917–)
Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj (1863–1871) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ilja Jefimoviĉ Repin
Familio
Patrino Tatiana Repina (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Vera Alekseyevna Repina (en) Traduki
Natalia Nordman (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Yuri Repin (en) Traduki
 ( Vera Alekseyevna Repina (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo
grafikartisto
eseisto
skulptisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Pentrado kaj realismo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Barge Haulers on the Volga ❦
Religious Procession in Kursk Province ❦
La zaporoĵaj kozakoj skribas leteron al la turka sultano ❦
Ceremonial Sitting of the State Council on 7 May 1901 Marking the Centenary of its Foundation vd
En TTT Oficiala retejo vd
Sukcesis kiel pentristo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ilja Jefimoviĉ REPIN (ruse Илья Ефимович Репин, ukraine Ілля́ Юхи́мович Рє́пін); naskiĝis la 24-an de julio[jul.]/ 5-an de aŭgusto 1844[greg.], mortis la 29-an de septembro 1930) estis fama rusia pentristo de ukraina deveno[1].

Li naskiĝis en la vilaĝo Ĉuhujivo, Ĥarkova provinco, Rusia Imperio en familio de milita loĝigito. Li lernis pentri en Ĉuhujiva lernejo de militaj topografoj dum 18541857. Poste Ĉuhujiva ikonisto I.M.Bunakov instruis lin. En 1863 li transveturis en Peterburgon kaj lernis en pentra lernejo.

Repin estis membro de grupo Peredviĵniki, kiuj kreis kolegaron de junaj pentristoj kiuj ŝiris rilatojn kun akademiaj kanonoj kaj estiĝis adeptoj de realismo en la rusa pentrarto. Peredviĵnikoj strebante per siaj kreaĵoj servi al la popolo, estis aranĝantaj de cirkulantaj pentraĵaj ekspozicioj. Dum 1880-j jaroj Repin pentris pri temo la revolucia movado en Rusio, vidante en revoluciistoj luktantojn pro popola feliĉo.

Repin iĝis tre fama pro portretoj de samtempuloj. Li kreis portretojn de Vladimir Stasov (1873), Modest Musorgskij (1881), Lev Tolstoj (1887) k.a. Pli malfrue Ilja Repin komencis labori pri historia temo.

Ilja Jefimoviĉ posedis la senton de bona pentrarta stilo, estis bonega koloruzanto, sed samtempuloj estis impresitaj unuavice pro akreco de la temaro. Li admiris la pentraĵojn de Jan Matejko kaj mem provis krei la historiajn bildojn inspirante per ili. Tiuj influoj estas videblaj ekzemple en "Kozakoj de Zaporiĵo respondas al sultano Mehmed la 4-a".

La pentristo mortis en sia bieno Kuokkala (nun Repino) situanta apud Sankt Peterburgo, kie lin oni sepultis.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Thomas M. Prymak. A Painter from Ukraine: Ilya Repin // Canadian Slavonic Papers. — Vol. 55 (2013). — Nos. 1-2. — PP. 19-43.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]