Saltu al enhavo

Ian Fleming

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ian Fleming
Persona informo
Ian Lancaster Fleming
Naskiĝo 28-an de majo 1908 (1908-05-28)
en Mayfair
Morto 12-an de aŭgusto 1964 (1964-08-12) (56-jaraĝa)
en Canterbury
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Sevenhampton (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Eton College
Universitato de Ĝenevo
Munkena universitato
Royal Military College, Sandhurst (en) Traduki (–1927)
Durnford School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ian Fleming
Memorigilo Ian Fleming
Familio
Patro Valentine Fleming (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Evelyn St. Croix Fleming (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Peter Fleming, Amaryllis Fleming (en) Traduki kaj Michael Valentine Paul Fleming (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Ann Fleming (en) Traduki (1952–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Monique Panchaud de Bottens (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Caspar Robert Fleming (en) Traduki
 ( Ann Fleming (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
scenaristo
prozisto
romanisto
verkisto
maristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1953– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ian Lancaster Fleming (naskiĝis la 28-an de majo, 1908 en Londono, mortis la 12-an de aŭgusto 1964 en Canterbury) estis angla verkisto, ĵurnalisto kaj oficiro de ŝipa spionado, kiu estas plej konata pro sia serio de spionaj romanoj, James Bond. Fleming venis el riĉa familio konektita al la komerca banko Robert Fleming & Co., kaj lia patro estis la membro de Parlamento por Henley de 1910 ĝis la morto ĉe la Okcidenta Fronto en 1917. Edukita ĉe Eton, Sandhurst kaj, mallonge, la universitatoj de Munich kaj Ĝenevo, Fleming moviĝis tra pluraj postenoj antaŭ ol li komencis verki.

Dum labori por la Divido de Ŝipa Spionado de Britio dum la Dua Mondmilito, Fleming okupiĝis pri plani Operacio-Oraokulon kaj en la planado kaj superrigardo de du spionaj unuoj, 30 Sturma Unuo kaj T-Forto. Lia milittempa servo kaj lia kariero kiel ĵurnalisto provizis multe de la fono, detalo kaj profundo de la romanoj de James Bond.

Fleming verkis sian unuan romanon de Bond, Casino Royale, en 1952. Ĝi estis sukceso, kun tri presaĵoj esti komisiitaj por fari fronte al la postulo. Dek unu romanoj de Bond kaj du kolektoj de mallongaj rakontoj sekvis inter 1953 kaj 1966. La romanoj rondiras ĉirkaŭ James Bond, oficiro en la Sekreta Spiona Servo, ofte konata kiel MI6. Bond ankaŭ estas konata per lia kodnumero, 007, kaj estis komandanto en la Reĝa Maramea Volontula Rezervo. La rakontoj de Bond situas inter la plej vendataj serioj de fikciaj libroj de ĉiuj tempoj, vendante pli ol 100 milionojn da kopioj tutmonde. Fleming ankaŭ verkis la infanan rakonton Chitty-Chitty-Bang-Bang kaj du verkojn de nefikcio. En 2008, The Times anoncis Fleming la 14-a en ĝia listo de "La 50 plej bonaj britaj verkistoj ekde 1945".

Fleming estis edziĝinta al Ann Charteris, kiu divorcis de la dua Vicgrafa Rothermere pro ŝia amafero kun la verkisto. Fleming kaj Charteris havis filon, Caspar. Fleming estis peza fumanto kaj drinkanto dum la plejmulto de sia vivo kaj pereis al kormalsano en 1964 en la aĝo de 56 jaroj. Du de liaj libroj de James Bond estis eldonitaj postmorte; aliaj verkistoj de tiam produktis romanojn de Bond. La kreo de Fleming aperis en filmo dudek ses fojojn, portretita de sep aktoroj.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Naskiĝo kaj familio

[redakti | redakti fonton]
La Milita Memorialo de Glenelg, listigante Valentine Fleming

Ian Lancaster Fleming naskiĝis la 28an de majo, 1908, ĉe 27 Verda Strato en la riĉa Londona distrikto de Mayfair.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Lycett, Andrew (2004). "Fleming, Ian Lancaster (1908–1964)". Oksforda Vortaro de Nacia Biografio (interreta edukado). Oksforda Universitata Gazetaro. doi:10.1093/ref:odnb/33168. Prenite la 3an de decembro, 2011.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]