Horloĝturo de Hongkongo
Horloĝturo de Hongkongo | |||
---|---|---|---|
ĉine 尖沙咀 鐘 樓 pinjine Cim Ŝa Cuj | |||
horloĝturo | |||
Estiĝo | 1915 | ||
Lando | Popola Respubliko Ĉinio vd | ||
Situo | Honkongo | ||
Situo | |||
Geografia situo | 22° 17′ 37″ N, 114° 10′ 10″ O (mapo)22.293580555556114.16955Koordinatoj: 22° 17′ 37″ N, 114° 10′ 10″ O (mapo) | ||
| |||
Horloĝturo de HongKongo (ĉine 尖沙咀 鐘 樓, pinjine: Cim Ŝa Cuj), aŭ oficiale la Antaŭa Kowloon-Kantono Fervoja Horloĝturo (ĉine 前 九 廣 鐵 路) estas horloĝturo kaj historia ejo situanta en la areo de Cim Ŝa Cuj ĉe la suda pinto de la duoninsulo Kaŭluno en Hongkongo, ĉe la marbordo de haveno Viktoria kaj fronte al la Honkonga Insulo.
La turo estas konstruita el ruĝaj brikoj kaj granito, kaj estas 44 metrojn alta. Ĉe lia kapo estas fulmoŝirmilo 7 metrojn alta.
En 1990 La turo estis deklarita kiel historia loko kaj nacia monumento de Hongkongo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1904 konstruado de la Kowloon-Kantona-Fervojo komenciĝis kiam la finstacio de la linio estis konstruita ĉe Cim Ŝa Cuj. La fervojo estis inaŭgurita la 1-an de oktobro 1910, kaj en 1913 komenciĝis konstruado de granda stacidomo por la linio. Pro la eksplodo de la Unua Mondmilito, okazis manko de krudaĵoj kaj tiel la konstrulaboroj estis ĉesigitaj.
La ĉefkonstruado de la stacio, same kiel ĝia horloĝturo estis faritaj en 1915 kaj la stacio estis inaŭgurita la 28-an de marto 1916.
Ĉe la pinto de la horloĝturo estis instalita horloĝo kiu estis transdonita al ĝi de pli frua konstruaĵo de horloĝturo en Pedler strato. Tiu horloĝo estis instalita sur unu el la flankoj de la turo, kaj la aliaj flankoj de la turo restis malplenaj ĝis 1920 kiam tri pliaj horloĝoj estis instalitaj.
La tri horloĝoj estis aktivigitaj la 22-an de marto 1921 kaj funkciigis ade krom dum la japana okupo de Hongkongo dum Dua Mondmilito.
En 1975, la stacidomo translokiĝis al sia nuna loko - Stacio Hong Home en areo drenita de la maro en la golfo Hong Home. La stacidomo estis detruita en 1977 malgraŭ publikaj protestoj kaj peticioj; Samtempe pro publika premo oni decidis konservi la horloĝan turon ene de nova komplekso konstruita proksime de la stacidomo, kiu inkluzivas la Hongkongan Kosmomuzeon, la Hongkongan Muzeon de Arto kaj la Hongkongan Kulturan Centron.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
La horloĝa turo, julio 8, 2005
-
La Horloĝa Turo, Honkonga Kultura Centro kaj Peninsula Hotelo, 2004
-
Fervoja Stacio kaj la horloĝturo, 1914
-
La fervoja stacidomo kaj la horloĝturo en 1916
-
La horloĝturo nokte
-
La Horloĝturo kaj la Kultura Centro de Hongkongo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Priskribo de la turo ĉe la fondaĵa retejo de la HongKonga registaro Arkivigite je 2011-05-13 per la retarkivo Wayback Machine