Saltu al enhavo

Holografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Holografio (el greka holos tuto + graphe skribo) estas altnivela formo de fotografio, per kiu oni registras bildon laŭ 3 dimensioj.

Hungara sciencisto Dennis Gabor kreis holografion en 1947, pro kio li ricevis en 1971 la Nobel-premio pri fiziko. Tiu elpensaĵo estis hazarde malkovrita dum esploro pri plibonigo de elektrona mikroskopo ĉe la brita firmao Thomson-Houston, kaj ne vere kreskiĝis ĝis oni inventis la laseron en 1960.

Tradicia fotografo estas registrado laŭpunkte de la forto de la lumradioj, kiuj konsistigas bildon. Ĉiu punkto de la fotografaĵo enhavas nur unu informaĵon: la forto (kvadrato de la amplitudo de la elektromagneta kampo) de tiu lumradio, kiun lumigis tiun punkton. Kolora fotografo estas efektive tri fotografoj intermiksitaj; ĉiu punkto estas registrata kaj elvidata kvazaŭ tra filtro de unu el la ĉefkoloroj, el kiu oni iomete povas rekonstrui la ondolongon de apudaj radioj (inter la limoj de la homa okulo).

Sed, la lumradioj kiuj konsistigas scenon difiniĝas ne nur laŭ la amplitudo kaj ondolongo, sed ankaŭ laŭ fazo. En foto, la fazo estas tute forĵetita. En hologramo, kaj amplitudo kaj fazo registriĝas; la rekonstruata lumradiaro estas precize sama kiel la origina (sed ĝenerale nur je unu ondolongo, do unukolora) kaj estigas perfektan bildon 3-dimensian.

Holografia registrado

[redakti | redakti fonton]

Por registri la fazon de la lumradio de ĉiu punkto de la bildo, ĉe holografio oni unue disigas la lumon je kompara radio, kiu estas spegulata, kaj objekta radio, kiu lumigas la holografatan objekton. Optika interferado inter la du radioj kiam ili ree kuniĝas je la plako faras franĝojn de lumforto, kiuj registriĝas je kutima fotografa filmo. Tiuj franĝoj fariĝas ia difrakta krado.

Holografia rekonstruado

[redakti | redakti fonton]

Post realigo de la filmo, lumigado je la franĝpaterno per la kompara radio rekonstruas la originalan objektan radion kaj laŭ forto kaj laŭ fazo. Pro tio, la bildo ŝajnas 3-dimensia; vidanto povas ŝanĝi sian vidpunkton kaj la bildo volvas precize tiel, kiel la originala objekto volvus.

Ĉar bezoniĝas interferado inter la du lumradioj, oni kutime uzas laseron por produkti ilin: la lumradio el la lasero estas disigita je du la radioj. Lasero produktas koheran lumon, kiu ebligas uzeblan interferadon. Antaŭ la inventiĝo de la lasero, oni uzis aliajn fontojn de kohera lumo, ekzemple merkuran arklumon.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]