Saltu al enhavo

Hipotermio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dum la retreo de Napoleono Bonaparte el Rusio vintre de 1812 multaj soldatoj suferis hipotermion.
Du marsoldatoj restas en akvo ĉe frosta temperaturo kiel parto de trejnadkurso pri hipotermio

Hipotermio (de la antikva greka ὑπό hypo "sub" kaj θερμός thermos "varma") estas kondiĉo en kiu la korpa temperaturo de vivaĵo falas sub la nivelon necesan por normala metabolismo. Ĉe homoj ĝi estas difinita kiel korpokerna temperaturo de malpli ol 35.0 °C. La homa korpa temperaturo estas kutime tenata ĉe konstanta nivelo de 36.5º al 37.5 °C pere de biologia homeostazotermoregulado. Pro ekspono al malvarmo kaj se la internaj mekanismoj ne kapablas replenigi la varmon kiun oni perdas, okazas falo en la korpinterna temperaturo. Dum la korpa temperaturo falas, okazas ankaŭ karakteraj simptomoj kiaj fridotremo kaj mensa konfuzo.

Intence kaŭzata hipotermio estas unu el la plej oftaj metodoj mortigi breditajn fiŝojn. Oni metas la bestojn sur solidan blokon de glacio sub aero aŭ en miksaĵon de glacio kaj akvo. Tio rezultigas malrapidan morton daŭrantan multajn minutojn dum la fiŝoj baraktas kaj montras fiziokemiajn signojn de sufero. Krome, la buĉantoj ofte amasigas tiom da buĉatoj sur la glacio, ke la supraj ne kontaktas ĝin, kaj tial mortas eĉ pli malrapide, dum la malsupraj estas premataj de la pezo.[1]

Tilapioj estas enkondukitaj en tro malvarmajn klimatojn, kie ili mortas amase de hipotermio dum la vintro.[2][3]

La plej malalta dokumentita korpotemperaturo kiun iu homo postvivis estis 13.0 °C, en dronakcidento de 7-jaraĝa knabino en Svedio en decembro 2010.[4]

  1. Welfarm. Farmed Fish Slaughter Methods Report: Recommendations for Rainbow trout, Atlantic salmon, European seabass and Gilthead sea bream. 26-31.
  2. Norris, Dalton. 2024. "Tilapia Stocking: Is It Worth It?" Outdoor Oklahoma. [1]
  3. "Community Fishing Lakes Notice: Cold Kills Tilapia". 2018. [2]
  4. Rimarkinda rekupero de 7-jaraĝa knabino, Sveriges Radio, 17a Januaro 2011