Hipeastro
Hipeastro, Hippeastrum | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Hippeastrum hibrido 'Gilmar'
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Hipeastro (Hippeastrum) estas plantgenro el la familio de la Amarilidacoj (Amaryllidaceae). La ĉirkaŭ 80 specioj kreskas en regionoj kun fortaj sekaj sezonoj en Sudameriko. La en Eŭropo kiel ornamplanto kultivataj hipeastro-specioj precipe estas hibridoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Habito kaj folioj
[redakti | redakti fonton]Hippeastrum specioj kreskas kiel multjaraj herbaj plantoj. Ili havas kiel rezervorganon kiel pli aŭ malpli globa bulbo.[1]
La planto havas kelkajn bazajn foliojn. La simplaj karnaj foliplatoj estas langoformaj, paralelvejnaj kaj havas pintajn finojn. La planto ricevas alton de ĉirkaŭ 50 ĝis 80 cm.
Floraroj, floroj kaj fruktoj
[redakti | redakti fonton]La flortigo estas kava. La planto havas umbelan floraron. Malsupre de la floroj troviĝas du brakteoj, kiuj ĉirkaŭas la floron dum la antezo pendas sekhaŭte de la floro. La tigohavaj floroj pendas iom.
La duseksaj floroj estas trinombraj. La du cirkloj kun po tri involukraj folioj estas kunkreskintaj funel- aŭ sonoril-forme. Ekzistas du cirkloj kun po tri samaj stamenoj; ili ne supeeras la flortubojn. Tri karpeloj estas kunkreskintaj al epiginaj elipsoidaj ovarioj. La maldika stiluso estas preskaŭ tiel longa kiel la florinvolukraj folioj. Je la pinto ili havas triloban stigmon.
La kapsulfrukto enhavas multe da semojn.
Hipeastro apartenas al la vintroflorantaj plantoj. Ĝi floras de oktobro ĝis aprilo. Kelkaj kutivaroj havas preskaŭ unukolorajn petalojn (ekzemple an la koloroj ruĝa, blanka, rozea, flava kaj violkolora). Ankaŭ ekzistas floroj kun randaj desegnaĵoj, strioj aŭ makulitaj strukturoj diverskoloraj. La floro estas speciale granda: Ĝi povas havi diametron de ĝis 20 cm.
Enhavosubstancoj
[redakti | redakti fonton]La Hippeastrum-hibridoj, same kiel la Amaryllis belladonna, enhavas la alkaloidon likorino.
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]Botanika historio –disiĝo de hipeastro kaj amarilido
[redakti | redakti fonton]La taksonomio de la du genroj estas Hippeastrum kaj Amaryllis. Carl von Linné kreis 1753 la specian nomon Amaryllis belladonna, kiel tipa specio de la genro Amaryllis. En sia libro Species Plantarum, li priskribis ok pliajn Amaryllis-speciojn.
La genron Hippeastrum priskribis 1821 William Herbert en An Appendix: General index to the Botanical magazine, vol. 43-48 containing a treatise on bulbous roots. By William Herbert with plates. London, p. 3.1. Kiel tipa specio konserviĝis Hippeastrum reginae (L.) HERB. Sinonimoj por Hippeastrum HERB. NOM. CONS. estas: Leopoldia HERB. NOM. REJ., Callicore LINK, Aulica RAF., Eusarcops RAF., Trisacarpis RAF., Aschamia SALISB., Chonais SALISB., LAIS SALISB., Omphalissa SALISB., Lepidopharynx RUSBY, Moldenkea TRAUB, Carlotea ARRUDA EX KOSTER.
Ekstera sistematiko
[redakti | redakti fonton]La genro Hippeastrum apartenas al la tribo Hippeastreae en la subfamilio Amaryllidoideae ene de la familio Amaryllidaceae.
Specioj kaj disvastigo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas ekde 2015 ĉirkaŭ 98 Hippeastrum-specioj en la Neotropiso:
- Hippeastrum aglaiae (A.CAST.) HUNZ. & A.A.COCUCCI: ĝi troviĝas de Bolivio ĝis la nordokcidenta Argentino.
- Hippeastrum amaru (VARGAS) MEEROW: Ĝia hejmregiono estas Peruo.
- Hippeastrum andreanum BAKER: Ĝia hejmregiono estas Kolumbio.
- Hippeastrum angustifolium PAX: Ĝia hejmregiono estas de sudorienta Brazilo ĝis nordorienta Argentino.
- Hippeastrum anzaldoi (CÁRDENAS) VAN SCHEEPEN: Ĝi troviĝas en Bolivio.
- Hippeastrum apertispathum (TRAUB) H.E.MOORE: Ĝia hejmregiono estas nur la brazila ŝtato Espírito Santo.
- Hippeastrum arboricola (RAVENNA) MEEROW: Ĝia hejmregiono estas nur la argentina Provinco Misiones.
- Hippeastrum argentinum (PAX) HUNZ. (sin.: Hippeastrum tucumanum E.HOLMB., Hippeastrum candidum STAPF): El Peruo ĝis norda Argentino.
- Hippeastrum aulicum (KER GAWL.) HERB. (Sin.: Hippeastrum tweedieanum HERB., Hippeastrum robustum A.DIETR. EX WALP., Hippeastrum heuserianum H.KARST.): Ĝi estas distribuita de Brazilo ĝis Paragvajo.
- Hippeastrum aviflorum (RAVENNA) DUTILH: Ĝi kreskas nature nur en la argentina provinco Salta.[2]
- Hippeastrum blossfeldiae (TRAUB & J.L.DORAN) VAN SCHEEPEN: ĝi hejmiĝas de sudorienta Brazilo ĝis la ŝtato Paraná.
- Hippeastrum brasilianum (TRAUB & J.L.DORAN) DUTILH: Ĝia hejmregiono estas nur la brazila ŝtato Espírito Santo.
- Hippeastrum breviflorum HERB.: Ĝia hejmregono nur estas la argentina provinco Bonaero.
- Hippeastrum bukasovii (VARGAS) GEREAU & BRAKO: Ĝia hejmregiono estas la perua regio Puno.
- Hippeastrum caiaponicum (RAVENNA) DUTILH. Ĝia hejmregiono estas okcidenta-meza Brazilo.
- Hippeastrum calyptratum (KER GAWL.) HERB.: hejmregiono sudorienta Brazilo ĝis la ŝtato Paraná.
- Hippeastrum canastrense DUTILH & R.S.OLIVEIRA: la unua priskribo estis en 2013 el la brazila ŝtato Minas Gerais:
- Hippeastrum canterai ARECHAV.: hejmregiono Urugvajo.
- Hippeastrum cardenasii R.VÁSQUEZ & R.LARA: Ĝi estas priskribita en 2015 el Bolivio.
- Hippeastrum caupolicanense (CÁRDENAS) VAN SCHEEPEN: Ĝia hejmregiono: Bolivio.
- Hippeastrum chionedyanthum (CÁRDENAS) VAN SCHEEPEN: Ĝia hejmregiono Bolivio.
- Hippeastrum cipoanum (RAVENNA) MEEROW: Ĝia hejmregiono brazila ŝtato Minas Gerais.
- Hippeastrum condemaitae (VARGAS & E.PÉREZ) MEEROW: ĝi troviĝas nur en la perua regiono Kusko .
- Hippeastrum correiense (BURY) WORSLEY (sin.: Hippeastrum aulicum var. glaucophyllum (HOOK.) HERB., Hippeastrum organense HERB., Hippeastrum gardneri (SEUB.) HOEHNE): Ĝia hejmregiono sudorienta Brazilo.
- Hippeastrum crociflorum RUSBY: Ĝia hejmregiono Bolivio.
- Hippeastrum curitibanum (RAVENNA) DUTILH: Ĝi troviĝas de la sudorienta Brazilo ĝis la ŝtato Paraná.
- Hippeastrum cuzcoense (VARGAS) GEREAU & BRAKO: Hejmregiono nur la perua regiono Kusko.
- Hippeastrum cybister (HERB.) BENTH. EX BAKER (sin.: Hippeastrum anomalum LINDL. EX PLANCH., Hippeastrum deflexum (RUSBY) L.B.SM.): Ĝi kreskas de Bolivio ĝis la argentina provinco Jujuy.
- Hippeastrum damazianum BEAUVERD: Ĝia hejmregiono la brazila ŝtato Minas Gerais.
- Hippeastrum diniz-cruziae DUTILH & SEMIR: Ĝi estis priskribita en 2013 el la brazila ŝtato Minas Gerais.
- Hippeastrum divijulianum (CÁRDENAS) MEEROW: Ĝia hejmregiono: Bolivio.
- Hippeastrum doraniae (TRAUB) MEEROW: Ĝia hejmregiono estas nordorienta Venezuelo.
- Hippeastrum elegans (SPRENG.) H.E.MOORE sin.: Hippeastrum ambiguum Hook., Hippeastrum ambiguum var. longiflorum HERB., Hippeastrum solandriflorum var. conspicuum HERB. nom. superfl., Hippeastrum solandriflorum var. rubritubum HERB., Hippeastrum solandriflorum var. striatum HERB., Hippeastrum elegans var. divifrancisci (CÁRDENAS) H.E.MOORE, Hippeastrum araripinum (Ravenna) Meerow): Ĝi troviĝas de Kostariko ĝis Brazilo.
- Hippeastrum escobaruriae (CÁRDENAS) VAN SCHEEPEN: Ĝia hejmregiono Bolivio.
- Hippeastrum espiritense (TRAUB) H.E.MOORE: Ĝia hejmregiono: la brazila ŝtato Espírito Santo.
- Hippeastrum evansiae (TRAUB & I.S.NELSON) H.E.MOORE: Ĝia hejmregiono Bolivio.
- Hippeastrum ferreyrae (TRAUB) GEREAU & BRAKO: Ĝia hejmregiono estas la norda Peruo.
- Hippeastrum forgetii WORSLEY: Ĝia hejmregiono estas Peruo kaj Bolivio.
- Hippeastrum fragrantissimum(CÁRDENAS) MEEROW: Ĝia hejmregiono estas Bolivio.
- Hippeastrum fuscum KRAENZL.: Ĝi troviĝas en Peruo.
- Hippeastrum gertianum (RAVENNA) DUTILH: Ĝia hejmregiono estas la brazila ŝtato Paraná.
- Hippeastrum glaucescens (MART. EX SCHULT. & SCHULT. F.) HERB.: Ĝi kreskas en Brazilo kaj en la nordorienta Argentino.
- Hippeastrum goianum (RAVENNA) MEEROW: Gia hejmregiono estas Brazilo.
- Hippeastrum guarapuavicum (RAVENNA) VAN SCHEEPEN: Ĝ kreskas en la suda Brazilo, en Paragvajo kaj orienta Argentino.
- Hippeastrum harrisonii (LINDL.) HOOK. F.: Ĝia hejmregiono estas Urugvajo.
- Hippeastrum hemographes (RAVENNA) DUTILH: Ĝi troviĝas en suda Brazilo.
- Hippeastrum hugoi (VARGAS) GEREAU & BRAKO: ĝia hejmregiono estas Peruo.
- Hippeastrum iguazuanum (RAVENNA) T.R.DUDLEY & M.WILLIAMS: Ĝia hejmregiono estas suda Brazilo ĝis la argentina provinco Misiones,
- Hippeastrum incachacanum (CÁRDENAS) VAN SCHEEPEN:Ĝia hejregiono estas Bolivio.
- Hippeastrum intiflorum (VARGAS) GEREAU & BRAKO:Ĝia hejmregiono estas Peruo.
- Hippeastrum kromeri (WORSLEY) MEEROW: Ĝi troviĝas en la brazila ŝtato Minas Gerais:
- Hippeastrum lapacense (CÁRDENAS) VAN SCHEEPEN: Ĝia hejmregiono estas Bolivio.
- Hippeastrum leonardii (VARGAS) GEREAU & BRAKO: Ĝia hejmregiono estas Peruo.
- Hippeastrum leopoldii T.MOORE: Ĝi hejmiĝas en Peruo kaj Bolivio.
- Hippeastrum leucobasis (RAVENNA) DUTILH: Ĝia hejmregiono estas la braazila ŝtato Goiás .
- Hippeastrum macbridei (VARGAS) GEREAU & BRAKO: Ĝia hejmregiono estas Peruo
- Hippeastrum machupijchense (VARGAS) D.R.HUNT: Ĝia hejmregiono estas Peruo
- Hippeastrum mandonii BAKER: Ĝia hejmregiono estas Bolivio.
- Hippeastrum maracasum (TRAUB) H.E.MOORE: Ĝia hejmregiono estas la brazila ŝtato Bahia
- Hippeastrum marumbiense (RAVENNA) VAN SCHEEPEN: Ĝia hejmregiono estas la suda Brazilo.
- Hippeastrum menesesii R.VÁSQUEZ & R.LARA: Priskribita en 2011 en Bolivion. [2]
- Hippeastrum menesesii R.VÁSQUEZ & R.LARA subsp. menesesii: Ĝia hejmregiono estas la okcidenta Bolivio.
- Hippeastrum menesesii subsp. whitakeri (CÁRDENAS) R.VÁSQUEZ & R.LARA: Ĝi troviĝas en Bolivio.
- Hippeastrum minasgerais (TRAUB) MEEROW: El brazila ŝtato Minas Gerais vor.[2]
- Hippeastrum etaatum (RUIZ & PAV.) HERB.: Ĝi hejmiĝas en Peruo.
- Hippeastrum mollevillquense (CÁRDENAS) VAN SCHEEPEN: Ĝi hejmiĝas en Bolivio.
- Hippeastrum monanthum (RAVENNA) MEEROW: Ĝi hejmiĝas en Brazilo.
- Hippeastrum morelianum LEM.: Ĝi hejmiĝas en sudorienta Brazilo.
- Hippeastrum nelsonii (CÁRDENAS) VAN SCHEEPEN: Ĝi hejmiĝas en Bolivio.
- Hippeastrum oconequense (TRAUB) H.E.MOORE: Ĝi hejmiĝas en Peruo.
- Hippeastrum papilio (RAVENNA) VAN SCHEEPEN: Ĝi hejmiĝas en suda Brazilo.
- Hippeastrum paquichanum (CÁRDENAS) DUTILH: Ĝi hejmiĝas en okcidenta Brazilo:
- Hippeastrum paradisiacum (RAVENNA) MEEROW: Ĝi hejmiĝas en la brazila ŝtato Goiás.
- Hippeastrum paranaense (TRAUB) MEEROW: Ĝi troviĝas en la brazila ŝtato Paraná
- Hippeastrum pardinum (HOOK. F.) DOMBRAIN: Ĝi hejmiĝas en Peruo kaj Bolivio.
- Hippeastrum parodii HUNZ. & A.A.COCUCCI: Ĝi hejmiĝas en Bolivio kaj norda Argentino.
- Hippeastrum petiolatum PAX: Ĝia hejmregiono estas Paragvajo, Urugvajo kaj Argentino
- Hippeastrum pilcomaicum (RAVENNA) MEEROW: Ĝi hejmiĝas en Brazilo
- Hippeastrum pseudopardinum (CÁRDENAS) R.VÁSQUEZ & R.LARA: Ĝi estis priskribita en la jaro 2015 el meza Bolivio
- Hippeastrum psittacinum (KER GAWL.) HERB.: Ĝi estas el orienta kaj suda Brazilo.
- Hippeastrum puniceum (LAM.) VOSS: Ĝi troviĝas de Meksikio, meza Ameriko kaj en Karibio ĝis Sudameriko kaj kreskas en kelkaj regionoj de la mondo, ekzemple en suda Usono ĝi estas neofito
- Hippeastrum reginae (L.) HERB.: Ĝi estas disvastigita en la tropika Sudameriko.
- reta hipeastro (Hippeastrum reticulatum) (L'Hér.) Herb.: Ĝi hejmiĝas en orienta Brazilo kaj Argentino. (vidu la supran foton)
- Hippeastrum roseoalbum R.S.OLIVEIRA & DUTILH. La specio estis priskribita en la jaro 2013 el al brazila ŝtato Minas Gerais.
- Hippeastrum rubropictum (RAVENNA) MEEROW: Ĝi hejmiĝas en la suda Brazilo.
- Hippeastrum sanfranciscanum DUTILH & R.S.OLIVEIRA: Ĝi estas priskribita en 2013 el la brazila ŝtato Minas Gerais.
- Hippeastrum santacatarina (TRAUB) DUTILH: Ĝia hejmregiono estas la suda Brazilo.
- Hippeastrum scopulorum BAKER: En Bolivio.[2]
- Hippeastrum starkiorum (I.S.NELSON & TRAUB) VAN SCHEEPEN: Ĝia hejmregiono estas Bolivio.
- Hippeastrum striatum (LAM.) H.E.MOORE: Ĝiaj hejmregionoj estas orienta kaj suda Brazilo.
- Hippeastrum stylosum HERB.: Ĝia hejmregiono estas Gujano kaj la nordorienta Brazilo
- Hippeastrum teyucuarense (RAVENNA) VAN SCHEEPEN: Ĝi hejmiĝas en nordorienta Argentino.
- Hippeastrum traubii (MOLDENKE) H.E.MOORE: Ĝi venas el Peruo.
- Hippeastrum umabisanum (CÁRDENAS) MEEROW: Ĝi hejmiĝas en Bolivio.
- Hippeastrum vanleestenii (TRAUB) H.E.MOORE: Ĝi venas de Surinamo.
- Hippeastrum variegatum (Vargas) GEREAU & BRAKO: Ĝi hejmiĝas en Peruo.
- Hippeastrum viridiflorum RUSBY: Ĝia hejmregiono estas Bolivio.
- Hippeastrum vittatum(L'HÉR.) HERB.: Gi hejmiĝas en suda Brazilo ĝis la argentina Misiones.
- Hippeastrum wilsoniae Ŝablono:Person: El Bolivio.[2]
- Hippeastrum yungacense (Cárdenas & I.S.NELSON) MEEROW: Ĝia hejmregiono estas Bolivio.
Hibridoj (elekto):
- Hippeastrum ×johnsonii (GOWEN) HERB. = Hippeastrum reginae × Hippeastrum vittatum
Uzo
[redakti | redakti fonton]Pro la flortempo dum la kristnaska tempo hipeastro esta ŝatata ornamplanto. Krom kiel potplantoj ĝi ankaŭ estas ofertata kiel tranĉfloro. Ĉiuj partoj de la planto estas tre venenaj. Speciale toksa estas la bulbo. Manĝo de nur kelkaj gramoj povas kaŭzi la morton. Ankaŭ la kontakto de la planto kun la haŭto povas kaŭzi afekcion.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Walter C. Holmes: Hippeastrum., S. 55 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Flora of North America Editorial Committee (Hrsg.): Flora of North America North of Mexico. Volume 26: Magnoliophyta: Liliidae: Liliales and Orchidales, Oxford University Press, New York und Oxford, 2002, ISBN 0-19-515208-5.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Walter C. Holmes: Hippeastrum., S. 55 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Flora of North America Editorial Committee (Hrsg.): Flora of North America North of Mexico. Volume 26: Magnoliophyta: Liliidae: Liliales and Orchidales, Oxford University Press, New York und Oxford, 2002, ISBN 0-19-515208-5. [1] Alirita la 10an de februaro 2018.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Rafaël Govaerts (Eld.): Datenblatt bei World Checklist of Selected Plant Families des Board of Trustees of the Royal Botanic Gardens, Kew. [2][rompita ligilo] Konsultita la 10an de februaro 2018.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Veronica A. Read: Hippeastrum, the Gardener's Amaryllis. Timber Press, Portland OR, 2004, ISBN 978-0-88192-639-2.