Hesperiedoj
Hesperiidae | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
vira papilio de la specio Polites vibex
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Hesperiedoj (latine Hesperiidae) estas familio de insektoj el la superfamilio de Papilionoideoj el la ordo de papilioj. La papilioj de tiu familio karakteriziĝas per sia aparte rapida kaj netrankvila flugmaniero. Tutmonde ekzistas pli ol 3500 agnoskataj specioj da hesperiedoj, en pli-malpi 500 genroj en 7-8 subfamilioj. Kvankam ili aperas en ĉiuj mondpartoj, la plej granda diverseco ekzistas en centra kaj suda Amerikoj.
La familio estas nomita laŭ sia tipa genro, Hesperio (latine Hesperia), plus la familia sufikso -edoj[1] (latine -idae).
-
Signeta flammeata
-
Euschemon rafflesia
-
Hesperia comma
-
Tapena thwaitesi
Historio
[redakti | redakti fonton]Tradicie, la familio Hesperiedoj estis klasifikita en sia propra superfamilio Hesperioideoj (latine Hesperioidea), parence al la Papilionoideoj. Novaj genetikaj analizoj, tamen, pruvis ke fakte hesperiedoj apartenas al la Papilionoideoj.[2][3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: -ed/
- ↑ Heikkilä, M., Kaila, L., Mutanen, M., Peña, C., & Wahlberg, N. (2012). “Cretaceous origin and repeated tertiary diversification of the redefined butterflies”, Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences 279 (1731), p. 1093–1099. doi:10.1098/rspb.2011.1430.
- ↑ Kawahara, A. Y., & Breinholt, J. W. (2014). “Phylogenomics provides strong evidence for relationships of butterflies and moths”, Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences 281 (1788). doi:10.1098/rspb.2014.0970.