Saltu al enhavo

Hernusando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hernusando
urba areo de Svedio
urbeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 18 236  (2023) [+]
Loĝdenso 1 453 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 62° 38′ N, 17° 56′ O (mapo)62.6322817.93794Koordinatoj: 62° 38′ N, 17° 56′ O (mapo) [+]
Alto 25 m [+]
Areo 12,55 km² (1 255 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hernusando (Svedio)
Hernusando (Svedio)
DEC
Situo de Hernusando

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Härnösand [+]
vdr

Hernusando (svede Härnösand) estas la ĉefurbo de la regiono Västernorrland, kiu konsistas el Medelpad kaj Angermanio (svede Ångermanland) en Svedio.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

Härnösand (eo: Hernusando) estis fondita en 1585 sur insulo apud la elfluo de Ångermanälven. La nomo kredeble elvenas de la prasveda diino Herno (svede Härn), kiu supozeble havis kultcentron ĉe la insulo antaŭ la alveno de kristanismo. Ekzistis diskuto pri la nomo de la urbo, sed la moderna teorio estas ke Hernusando signifas la strando de la insulo de Herno.

En 1721, dum la Granda Nordia Milito, la urbo estis bruligita fare de rusaj soldatoj, tiel ke nur du dometoj restis. En la 19-a jarcento, Härnösand estis la dua plej granda urbo en Norrland kaj ludis signifan rolon en ĝia komerca kaj kultura vivo[1]. En 1772, Härnösand iĝis episkopa sidejo. Ĝis la 20-a jarcento, la ĉefaj konstruaĵoj de la urbo konsistis el lignaj domoj konstruitaj post la rusa fajro en 1721 dum la Granda Nordia Milito. Härnösand hodiaŭ estas nekutima en Svedio ĉar malmultaj svedaj urboj havas kvartalojn kun sendifektaj bienoj kaj lignaj domoj de la 18-a kaj 19-a jarcentoj. Ĉe la fino de la 19-a jarcento kaj dum la komenco de la 20-a jarcento, pli grandaj ŝtondomoj ankaŭ estis konstruitaj.

Je la fino de la 18-a jarcento Hernusando estis unu el la plej modernaj urboj en Eŭropo, ekzemple ĝi havis la unuajn elektrajn stratlanternojn en Eŭropo kaj la unuan urban telefonsistemon en Svedio. Nuntempe ĝi estas malgranda kultururbo kiu enhavas proksimume 25 000 loĝantojn. Ĝi estas la plej malgranda loĝurbo de Svedio laŭ nombro de loĝantoj.

Publika transporto

[redakti | redakti fonton]

Härnösand akiris fervojan konekton kun la ĉeflinio en 1894 tra branĉo de Långsele. En 1925, la urbo ricevis fervojan ligon al Sundsvall. La fervojo inter Sundsvall kaj Långsele hodiaŭ estas nomata la Ådalsbanan. Ekde 2020 Härnösand estas servata per

Esperanto en Hernusando

[redakti | redakti fonton]

La unua mencio de esperantistoj en Hernusando estas en la libro Hindo rigardas Svedlandon de sinjoro Lakŝmiswar Sinha, barata esperantisto kiu veturis en Svedio inter la jaroj 1929-30. Li mencias iujn esperantistojn kiuj montris al li la grandajn segejojn en la urbo (kiuj ne plu ekzistas) kaj la liberecan muzeon.

Pri la unua klubo oni nuntempe scias malmulte krom ke ĝi estis gvidita de gimnastikdirektoro E. Blomberg iam dum la 1930-aj jaroj.[2]

En 2006 fondiĝis la Hernusando Esperantista Klubo (HEK), la dua esperantista klubo en la urbo. La klubo kiu estis fondita de Tomas Q Nilsson estas nuntempe rekonata kiel unu el la plej aktivaj en la lando. Ekde 2007 okazas ĉiu-jare Oranĝa Renkontiĝo apud Hernusando. Ĝi iĝis konata kiel mojosa kaj iom eksperimentema internacia renkontiĝo por junuloj en bela naturo. La programo kutime miksas seriozajn prelegojn, muziko, poezio, saŭno, homfutbalo, bretajn ludojn k.t.p. Ĝis nun krokodilado preskaŭ forestis dum la renkontiĝo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (sveda) Elens historia i Härnösand - HEMAB. www.hemab.se. Alirite la 28-an de majo 2022. Arkivite de la originalo, la 26-an de oktobro 2021.
  2. Esperanto-movado en Svedio, 10-an dec. 2009

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]