Saltu al enhavo

Helpo:Ruĝaj ligiloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Vikipedio vorto (aŭ vortgrupo) kiu ligas al ekzistanta paĝo aperas blue, estas alklakebla kaj alklako sur ĝi malfermas la koncernan paĝon. Vorto (aŭ vortgrupo) kiu ligas al ne jam ekzistanta sed kreenda paĝo aperas ruĝe, estas alklakebla kaj alklako sur ĝi malfermas paĝon kie estos proponita krei la paĝon, kun atentigo ke paĝon oni kreu nur se ĝi kongruas kun vikipediaj reguloj: nome ke la temo estas menciinda kaj verkontrolebla.

Estas konsento ke estas bone aldoni ruĝajn ligilojn al artikoloj por indiki ke paĝo estos kreita baldaŭ aŭ ke artikolo estu kreita por la temo ĉar la temo estas rimarkinda kaj kontrolebla ("add red links to articles to indicate that a page will be created soon or that an article should be created for the topic because the subject is notable and verifiable."). En la esperanta vikipedio estas multaj ruĝaj ligiloj kiuj estas en tiu stato jam 15 jarojn: 15 jaroj sen spuro de artikolo estas la malo de "paĝo kiu estas kreata baldaŭ", tial ĝenerale estas kutimo forigi ruĝajn ligilojn se neniu artikolo ekverkiĝis ene de kvar aŭ kvin jaroj, ĉar ĉio super tiu atendotempo vere ne estas "baldaŭ". Studo montris ke la ruĝaj ligiloj sen konsidero al la konkreta lingvoprojekto helpas Vikipedion kreski ĉar ili atentigas pri bezonataj artikoloj. [1] Tamen, tio nur estas la teorio. En la esperanta vikipedio, estas paĝoj ekzemple pri konkreta urbo en kiu neesperantista urbano enigis listojn pri "famaj urbanoj", kopiitaj el iu nacilingva vikipedio. Tio estas mendo al "la esperantistoj" ke ili kreu paĝojn pri la laŭdire famaj homoj de la ŝatata hejmurbo, kvankam alilingvaj tekstoj pri tiuj homoj, se temas pri pola urbo, eble nur ekzistas en la pola vikipedio. Kompreneble la opinioj kio estas aparte "bezonataj artikoloj", kio estas aparte menciinda, povas diferenci. Ĝenerale la decidon faras la esperantlingvaj redaktantoj, kiuj konsideras aŭ ignoras ruĝajn ligilojn: Se iu naciisma subtenanto de la armeo de sia hejmlando enmetas multajn ligilojn al la aparte honorindaj militaj herooj de sia lando en la paĝo de la urbo en kiuj ili naskiĝis, tiam tute bone povas esti ke aliaj alilandaj esperantistoj tute ne konsideras tiujn homojn herooj, sed nur soldatoj kiuj mortigis, kaj neniam ajn iu el tiuj tekstoj ekestos. Aŭ la homoj konsideras ke pri tiom grandaj urboj ankoraŭ mankas tekstoj, ke oni ne prioritate kreu esperantajn tekstojn pri vilaĝetoj, komunumopartoj aŭ individuaj stratoj de iu loĝloko. Tial tute sencas post iom da jaroj revizii la ruĝajn ligilojn, elĵeti tiujn pri kiuj neniu redaktanto entuziasmiĝis. Kaj estas bone neniam forgesi ke meti ruĝan ligilon al nova temo ankoraŭ ne aŭtomate signifas ke la artikolo nun tre baldaŭ estas farota, kvankam tion sugestigas la supra studo: artikolo nur estas kiam iu redaktanto investis sufiĉan tempon teknike kaj lingve ĝuste krei ĝin: se tio estas, la problemo ne plu estas - tiam la interna ligilo estas blua.

Ŝablonoj pri ruĝaj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Multaj ruĝaj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Uzu {{Ruĝa ligilo}}

Ekstremaj kazoj

[redakti | redakti fonton]

Uzu {{Ruĝaj ligiloj}}

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Listoj kun ruĝaj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Citaĵo: "Most new articles are created shortly after a corresponding reference to them is entered into the system." ("Plej multaj novaj artikoloj estas kreitaj tre baldaŭ post kiam responda referenco al ili estas enigita en la sistemon") en: Spinellis and Louridas, "The Collaborative Organization of Knowledge" ("la kunlabora organizado de scio"), en la ĵurnalo Communications of the ACM, volumo 51, n-ro 8, paĝoj 68–73 COI:10.1145/1378704.1378720, (angle)