Hedvig Hidas
Hedvig Hidas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bruckner Hedvig |
Naskiĝo | 6-an de decembro 1915 en Terézváros |
Morto | 17-an de januaro 2011 (95-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | koreografo dancisto baleta majstro |
Hedvig Hidas [hidaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hidas Hedvig estis hungara baletisto, koreografo, altlerneja instruisto. Ŝia origina familia nomo estis Bruckner.
Hedvig Hidas [1] naskiĝis la 6-an de decembro 1915 en Budapeŝto, ŝi mortis la 17-an de januaro 2011 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Hedvig Hidas devenis el juda kaj parte aŭstra familio. Ŝi komencis lerni baleton en lernejo de Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1922, post 7 jaros ŝi ricevis stipendion. En 1932 ŝi iĝis plenrajta baletisto. Ekde 1939 pro la kontraŭjudaj leĝoj ŝi ricevis rolojn nur antaŭ juda publiko. En 1942 ŝi edziniĝis, dum la nazia erao ŝi devis kaŝiĝi. Post la 2-a mondmilito ŝi naskis jam duafoje, poste ŝi frekventis kurson pri baletpedagogio. En 1950 ŝi ekinstruis en la ĵus fondita Ŝtata Baleta Instituto. Inter 1959–1973 ŝi gvidis dancan trupon de Operetoteatro (Budapeŝto), kie ŝi estis ankaŭ koreografo. Inter 1962-1972 ŝi estis institutestro, ŝi instruis kontinue ĝis la emeritiĝo en 1980. Ŝi ricevis 4 premiojn inter 1965-1995.
Elektitaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Jan Ciepliński: Sába királynője - ĉefrolo
- Rezső Brada: A szent fáklya - Coppélia
- Ede Brada: Babatündér - ĉefrolo
Elektitaj koreografaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Claude Debussy: Arabeszk
- Emil Petrovics: Két világ
- Ottorino Respighi: Róma kútjai
- Camille Saint-Saëns: Danse macabre
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2015-07-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio