Hebrea enciklopedio
Aspekto
Hebrea enciklopedio | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | diversaj aŭtoroj |
Lingvoj | |
Lingvo | hebrea lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1948 |
Ĝenro | enciklopedio |
La hebrea enciklopedio aŭ Encyclopaedia Hebraica (hebree: האנצקלופדיה העברית) estas 32-voluma enciklopedio en la hebrea lingvo. La verko eldoniĝis de 1949 ĝis 1980, dum la fondo de la ŝtato Israelo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La ideo pri hebrea enciklopedio naskiĝis somere de 1944. Konsilista komisio estis fondita por starigi la celojn de la enciklopedio. Presado de la unua volumo komenciĝis somere de 1948, samtempe kun la fondiĝo de la ŝtato Israelo. La honora prezidanto de la projekto estis la prezidanto de Israelo, profesoro Chaim Weizmann.
La unua volumo traktis de Alef (א) ĝis Aŭstralio (אוסטרליה). La unua foto, kiu aperas en la volumo estis bildo de la israela sendependecdeklaro.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- ha-Entsiklopediyah ha-ʻivrit (האנצקלופדיה העברית) / Encyclopaedia Hebraica. (1949). Tel-Aviv: Encyclopaedia Publishing Company.