Harold Alexander
Kampomarŝalo Harold Rupert Leofric George ALEXANDER, 1a Grafo Alexander de Tunizo (10a de decembro 1891 – 16a de junio 1969) estis veterana oficiro de la Brita Armeo kiu servis elstare kaj en la Unua Mondmilito kaj en la Dua Mondmilito kaj, poste, kiel Ĝenerala Guberniestro de Kanado, nome la 17a ekde la fondo de la Kanada Konfederacio.
Alexander naskiĝis en Londono, Anglio, el aristokrataj gepatroj kaj estis edukitaj en Lernejo Harrow antaŭ la translokiĝo al la Reĝa Militlernejo, Sandhurst, por trejnado kiel armeoficiro de la Irlandaj Gvardianoj. Li elstariĝis pere de sia servo en la Unua Mondmilito, ricevante nombrajn honorojn kaj ordenojn, kaj pluigis sian militistan karieron per diversaj britaj kampanjoj tra Eŭropo kaj Azio. En la Dua Mondmilito, Alexander superrigardis la finajn stadiojn de la evakuado de Aliancanoj el Dunkirko kaj poste tenis altrangajn batalkomandojn en Birmo, Nordafriko kaj Italio, inklude servon kiel ĉefkomandanto de Mezoriento kaj de la 18a Armegrupo en Tunizio. Li poste komandis la 15an Armegrupon por la konkero de Sicilio kaj denove en kontinenta Italio antaŭ ricevi sian marŝal-bastonon kaj iĝi Suprema Aliancana Komandanto en Mediteraneo.
En 1946 li estis nomumita kiel Ĝenerala Guberniestro fare de la reĝo Georgo la 6-a, laŭ la rekomendo de la ĉefministro de Kanado William Lyon Mackenzie King, por anstataŭigi la Grafon de Athlone kiel vicreĝo, kaj li okupis tiun postenon ĝis li estis sukcedita de Vincent Massey en 1952. Alexander klopodis esti entuziasmulo pri la kanada naturo kaj estis populara Ĝenerala Guberniestro por kanadanoj. Li estis la lasta ne-kanad-naskita Ĝenerala Guberniestro antaŭ la nomumo de Adrienne Clarkson en 1999.
Post la fino de sia vicreĝa posteno, Alexander estis nomumita por la Privata Konsilantaro de la Reĝino por Kanado kaj poste, por servi kiel Brita Ministro de Defendo en la Kabineto de Winston Churchill, en la Imperia Privata Konsilantaro. Alexander retiriĝis en 1954 kaj mortis en 1969.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Alexander, Harold (3a de februaro 1948). "The African Campaign from El Alamein to Tunis, from 10 August 1942 to 13 May 1943". London Gazette. London: King's Printer (Supplement 38196): 839–887. Alirita la 1an de februaro 2019.
Alexander, Harold (10a de februaro 1948). "Conquest of Sicily 10 July 1943 to 17 August 1943". London Gazette. London: King's Printer (Supplement 38205): 1009–1025. Alirita la 1an de februaro 2019. Alexander, Harold (6a de junio 1950). "The Allied Armies in Italy, from 3 September 1943 to 12 December 1944". London Gazette. London: King's Printer (Supplement 38937): 2879–2975. Alirita la 1an de februaro 2019.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Bradley, Omar N. (1951). A Soldier's Story. New York: Henry Holt and Company. ISBN 978-0-8371-7924-7.
- Graham, Dominick; Bidwell, Shelford (1986). Tug of War: the Battle for Italy 1943–5. London: Hodder & Stoughton. ISBN 1-84415-098-4.
- Coucill, Irma (1998). Canada's Prime Ministers, Governors General, and Fathers of Confederation. Stenhouse Publishing. ISBN 978-1551381145.
- Heathcote, Tony (1999). The British Field Marshals 1736–1997. London: Pen & Sword Books Ltd. ISBN 0-85052-696-5.
- Hunt, David (1990) [1st publ. 1966]. A Don at War (Revised ed.). Abingdon: Frank Cass. ISBN 0-7146-3383-6.
- Jackson, General W.G.F. & Gleave, Group Captain T.P. (2004) [1st. pub. HMSO 1987]. Butler, J.R.M, ed. The Mediterranean and Middle East, Volume VI: Part II – June to October 1944. History of the Second World War United Kingdom Military Series. Uckfield, UK: Naval & Military Press. ISBN 1-84574-071-8.
- Keegan, John; Reid, Brian Holden (1991). Churchill's Generals. London: Cassell Military. ISBN 0-304-36712-5.