Hans Michael Elias von Obentraut
Hans Michael Elias von Obentraut | ||
---|---|---|
Hans-Michael Elias von Obentraut, kuprogravuraĵo el Theatrum Europaeum, 1662
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1574 en Stromberg | |
Morto | 25-an de oktobro 1625 (51-jaraĝa) en Seelze | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | militisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hans Michael Elias von Obentraut | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1574 en Stromberg |
---|---|
Morto | 25-an de oktobro 1625 (51-jaraĝa) en Seelze |
Soldata kariero | |
Hans Michael Elias von Obentraut (aŭ Johann Mich(a)el(l) Elias von Obentraut; naskiĝis 1574 sur la burgo Stromburg apud Stromberg, mortis la 25-an de oktobro 1625 en Seelze) estis germana kavalira generalo, kiu en la Tridekjara Milito batalis ĉe la flanko de la Protestanta Unio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Obentraut estis naskita en la hunsruka urbo Stromberg kiel filo de la princelektista oficisto Johann Bartel von Obentraut. Li aliĝis junaĝe al la militservo. Laŭdire li estis brava kaj timita batalanto. Unue li estis en la servo de Kurpfalz kaj aliĝis komence al lia posta kontraŭulo Tilly, kiu antaŭ la Tridekjara Milito batalis en Hungario kontraŭ la Turkoj. 1620 dum la batalo ĉe la Blanka Monto Obentraut jam estis je la protestanta flanko. En dana servo li venkis ĉe Frankenthal, Haguenau kaj Wiesloch.
Morto en Seelze
[redakti | redakti fonton]Lia lasta venko estis en Nienburg (Weser), kiam li estis generalleŭtenanto de duko Johano Ernesto la 1-a de Sachsen-Weimar. Tiam li malhelpis la okupadon de la urbo fare de la Ligo de la katolikaj princoj sub gvido de Tilly. Post la venko Obentraut volis konkeri la fortikaĵon Calenberg en Schulenburg apud Pattensen. Tio ne okazis ĉar ekestis batalo inter liaj militistoj kaj la armeo de Tilly proksime de Hannover apud Seelze. Kiam Obentraut eksciis tion, li rapidis helpi tiom, laŭlegende, ke li ekrajdis sen kasko kaj kun nur unu boto. Batalante lin trafis kuglo kaj li mortis. Oni rakontis, ke li mortis en ĉeesto de sia antaŭa armila frato Tilly. Tilly laŭdire fermis la okulojn de la mortanto.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- [Anonym]: Stromberg am Soonwald feiert seinen großen Sohn vom 6. bis 9. Juni 1975. 400 Jahre Deutscher Michel (Hans Michel Elias von Obentraut), Dietz, Bad Kreuznach 1975
- Ernst Boehlich: Johann Michel Elias von Obentraut. Zwischen Geschichte und Legende des "Deutschen Michels", Schlesischer Verlag, Breslau 1926
- Ernst Andreas Friedrich: Die Steinpyramide in Seelze, S. 146–148, in: Wenn Steine reden könnten, Band II, Landbuch-Verlag, Hannover 1992, ISBN 3-7842-0479-1.
- J. E. Heß: Hans Michael Elias von Obentraut. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 24, Duncker & Humblot, Leipzig 1887, S. 85 f.
- N. Saul: Das Obentrautdenkmal in Seelze und sein Schöpfer Jeremias Sutel, in: Seelzer Geschichtsblätter, Heft 9 (1994), S. 33–38
- Klaus Mlynek: Obentraut, Hans Michael von, in: Hannoversches Biographisches Lexikon, S. 273 u.ö., online über Google-Bücher
- Klaus Mlynek: Obentraut, Hans Michael von, in: Stadtlexikon Hannover, S. 484
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Obentrautgeschichte bei Stadt Seelze Arkivigite je 2014-09-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Videoclip des Obentraut bei einer Stadtführung (mit Werbung)