Györe
Aspekto
Györe (djore) estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Bonyhád.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 11 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.2954/18.4008
- Loĝantaro: 760
- Poŝtkodo: 7352
- Telefonprefikso: 74
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Bonyhád troviĝas 12, Dombóvár 26, Szekszárd 30 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, kuprepoko kaj bronzepoko. La unua mencio devenis el la 12-a jarcento. Post la turkoj germanoj alvenis. Iliaj posteuloj estis deportitaj al Germanio post la 2-a mondmilito, dume alvenis rifuĝintaj hungaroj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- unika lernejo, ĝis 1994 ĝi estis luterana preĝejo
- kulturdomo, ene muzeo pri la riĉaj historiaj restaĵoj