El Vikipedio, la libera enciklopedio
![](//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/22/Il_pozzo_Sartori_-_Miniera_di_Montevecchio.JPG/260px-Il_pozzo_Sartori_-_Miniera_di_Montevecchio.JPG)
la loka minejo Montevecchio (malnova monto)
![](//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b7/Palazzo_Sanna_11.jpg/260px-Palazzo_Sanna_11.jpg)
la palaco Sanna
Guspini - jen itale, sarde Gùspini - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma regiono Sardio, situas en la suda parto de la insulo kaj ekde aprilo 2021 estas parto de la refondita administra unuo provinco Mez-Kampidano (itale Medio Campidano, sarde Campidanu de Mesu). Antaŭe ĝi kvin jarojn estis parto de la provinco Sud-Sardio kaj antaŭ 2016 apartenis al la tiam malfondita sama provinco Mez-Kampidano. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 10 990 loĝantoj sur areo de 174,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 63 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Arbus, Gonnosfanadiga, Pabillonis, San Nicolò d'Arcidano (OR) kaj Terralba (OR).
Kristana patrono de la komunumo estas la sankta sankta Nikolao, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.