Glata sternaĵo
Aspekto
En diferenciala geometrio, glata sternaĵo estas sternaĵo, ekipita per elekto de preferataj bildigoj al samdimensia Eŭklida spaco (la glataj bildigoj).
Difino
[redakti | redakti fonton]Se estas -dimensia sternaĵo (Hausdorff-a parakompakta spaco loke homeomorfa al -dimensia Eŭklida spaco), do atlaso sur estas la kolekto de paroj tiaj ke:
- estas malfermita kovrilo de .
- estas kontinua bildigo kaj bijekcio kun kontinua inverso (t.e. homeomorfio al ĝia bildo).
- Pri ĉiu paro , la kompono estas glata funkcio (inter Eŭklidaj spacoj).
Atlasoj sur havas naturan partordon laŭ inkluzivo kiel subaroj, t.e. . Maksimuma atlaso aŭ glata strukturo sur estas atlaso, kiu estas maksimuma laŭ tiu partordo.
Glata sternaĵo estas paro de sternaĵo kaj glata strukturo sur ĝi.
Propraĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĉiu sternaĵo de dimensio ne pli ol 3 havas unikan glatan strukturon.
Pri dimensioj pli ol 3:
- Pluraj malsamaj glataj strukturoj povas ekzisti sur la sama sternaĵo.
- Eblas, ke neniu glata strukturo ekzistas sur iu sternaĵo.
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]Eŭklida spaco estas nature glata sternaĵo; simile, sfero de ajna dimensio estas nature glata sternaĵo.