Saltu al enhavo

Gene Hackman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gene Hackman
Oskar-premiito Dosiero:Oscar-academy-award-free.png
Persona informo
Gene Hackman
Naskonomo Eugene Allen Hackman
Naskiĝo 30-an de januaro 1930 (1930-01-30)
en San Bernardino
Morto 18-an de februaro 2025 (2025-02-18) (95-jaraĝa)
en Santa Fe
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Hypertensive heart disease (en) Traduki kaj koronaria kormalsano Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Pasadena Playhouse (en) Traduki
Universitato de Ilinojso en Urbana-Champaign
Art Students League of New York (en) Traduki
Danville High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Betsy Arakawa (mul) Traduki (1991–2025)
Faye Maltese (mul) Traduki (1956–1986) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Christopher Allen Hackman (mul) Traduki
 ( Faye Maltese (mul) Traduki)
Elizabeth Jean Hackman (mul) Traduki
 ( Faye Maltese (mul) Traduki)
Leslie Anne Hackman (mul) Traduki
 ( Faye Maltese (mul) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmaktoro
verkisto
militisto
teatra aktoro
aŭtosportisto
voĉaktoro
aktoro
romanisto
aŭtoro
oficiro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Aktorado kaj kina aktorado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1959–2004 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gene HACKMAN (naskiĝis la 30-an de januaro 1930 en San Bernardino, Kalifornio, Usono, mortis la 18-an de februaro 2025 en Santa Fe (Nov-Meksiko)) estis kinoaktoro. Gajninto de du Oskaroj kaj tri Premioj de Oraj Globoj, kaj ankaŭ verkisto.

Hackman famiĝis dum la pintjaroj de la Ora Epoko de usona kino (precipe dum la 1970-aj jaroj). Male al aliaj steluloj de la epoko kiel ekzemple Jack Nicholson, Robert De Niro, Dustin Hoffman, kaj Al Pacino, kiuj temigis ĉefrolojn kaj rakonteblan aktorstilon, Hackman, konata pro sia modesteco, ofte prenis apogajn rolojn kaj ankaŭ ne malemis ludi la fiulon, kiu igis lian karieron unu el la plej stabila, enspeziga, kaj respektata en historio ĝis lia emeritiĝo en 2008.

Nemalmulte nordamerikaj aktoroj vidis Heckman kiel rolmodelo kaj do provis manovri inter gvidaj kaj apogaj roloj. Tiuj inkluzivas Robert Duvall, Jon Voight kaj Donald Sutherland, kaj poste Christopher Walken kaj Ed Harris.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li plenkreskis sen patro, lia patrino zorgeme gardis, edukis lin, li ne konis fortan aŭtoritaton en la familio. La unua serioza lerneja interbatalo kaŭzis spiritan damaĝon je la junadoleskulo, kiu anstataŭ oportunismo fuĝis el la hejmo kaj en aĝo de 16 jaroj aliĝis al la armeo. Tie li fortiĝis spirite kaj agadis ĉe la radio kiel programgvidanto, tiel li ekŝatis tiutipan laboron. Post forlaso de la armeo, li vagabondis la landon dumvoje pentrante kaj laborante por diversaj lokaj televidaj stacioj, por kovri la elspezojn. Finfine li alvenis al la aktorado, ekstudis en la aktorada lernejo Pasadena Playhouse, sed oni ne vidis en li talenton. Oni taksis lian aktoradon kaj tiun de lia amiko Dustin Hoffman plej malbona inter la studantoj, tute sen talento. Gene ne akceptis tion kaj translokiĝis al Novjorko, kie hejmiĝis ankaŭ Dustin Hoffman. Tie li plustudis en lernejo de George Morrison. Li iĝis baldaŭ stelulo de Broadway.

La internacian famon kaj la unuan Oscar-nomumon alportis por li la epizodista rolo en „Bonnie and Clyde”. Post tio, li daŭre ricevis ĉefrolojn, ekz. pro ludo de la legenda enketisto de la filmo „Franca kontakto” li ricevis Oskar-premion en kategorio plej bona aktoro. Ĉe la plej grandaj sukcesoj, abrupte, li retiriĝis por okupiĝi pri siaj ŝatataj aferoj. Estas konate, ke li entuziasmas por la aŭtomobiloj, partoprenis eĉ konkursojn. Li mem ŝatas stiri aŭtomobilon aŭ aviadilon. Post du jaroj, li retrovis la aktoradon.

Multaj premioj, Oskar-nomumoj kaj nova Oskar-premio (Unforgiven - epizodisto) pruvis, ke li decidis ĝuste. Li pruvis sian talenton en diverstemaj filmoj, kiujn li povas ludi surprize realeske.

Tri korinfarktoj devigis lin al ripozado, kio signifis okaze de li, verkadon de tri libroj. Li havas tri infanojn el la unua geedzeco, ili divorcis post 30 jaroj en 1986. Poste li vivis kun la dua edzino (1991) Betsy Arakawa ĝis ĉ. la 26-a de februaro 2025, kiam oni trovis ilin mortintajn en sia hejmo; ankaŭ ilia hundo mortis.

  • Welcome to Mooseport (2004)
  • Runaway Jury (2003)
  • Behind Enemy Lines (2001)
  • The Royal Tenenbaums (2001)
  • Heist (2001)
  • Heartbreakers (2001)
  • The Mexican (2001)
  • The Replacements (2000)
  • Under Suspicion (2000)
  • Enemy of the State (1998)
  • Twilight (1998)
  • Absolute Power (1997)
  • The Chamber (1996)
  • Extreme Measures (1996)
  • The Birdcage (1996)
  • Get Shorty (1995)
  • Crimson Tide (1995)
  • The Quick and the Dead (1995)
  • Wyatt Earp (1994)
  • Geronimo: An American Legend (1993)
  • The Firm (1993)
  • Unforgiven (1992)
  • Company Business (1991)
  • Class Action (1991)
  • Loose Cannons (1990)
  • Postcards from the Edge (1990)
  • Narrow Margin (1990)
  • The Package (1988)
  • Bat*21 (1988)
  • Mississippi Burning (1988)
  • No Way Out (1987)
  • Another Woman (1987)
  • Superman IV: The Quest For Peace (1987)
  • Hoosiers (1986)
  • Power (1986)
  • Target (1985)
  • Twice in a Lifetime (1985)
  • Eureka (1984)
  • Misunderstood (1984)
  • Uncommon Valor (1983)
  • Under Fire (1983)
  • Reds (1981)
  • Superman II (1981)
  • All Night Long (1981)
  • Superman (1978)
  • The Domino Principle (1978)
  • A Bridge Too Far (1977)
  • March Or Die (1977)
  • French Connection II (1975)
  • Lucky Lady (1975)
  • Night Moves (1975)
  • The Conversation (1974)
  • Zandy's Bride (1974)
  • Bite the Bullet (1974)
  • Young Frankenstein (1974)
  • Scarecrow (1973)
  • The Poseidon Adventure (1972)
  • Prime Cut (1972)
  • The Hunting Party (1971)
  • The French Connection (1971)
  • I Never Sang for My Father (1970)
  • Downhill Racer (1969)
  • Marooned (1969)
  • The Gypsy Moths (1969)
  • Bonnie and Clyde (1967)
  • Hawaii (1966)
  • Lilith (1964)
  • Mad Dog Coll (1961)

Premioj, nomumoj

[redakti | redakti fonton]