Francaj senatanaj balotoj
La francaj senatanoj estas elektitaj per nerekta universala balotsistemo, de aro de « grandaj balotantoj ». La Senata estas renovigata laŭ duono ĉiujn tri jarojn ; la daŭro de la mandato estas do sesjara.
La lastaj balotoj okazis en la 25-a de septembro 2011, kaj la sekvantaj okazos en septembro 2014.
Historio
[redakti | redakti fonton]3-a Respubliko
[redakti | redakti fonton]La leĝo de la 24-a de februaro 1875 pri la organizado de la Senato, kiu kreis la Senaton de la 3-a Respubliko, difinis ke ĝi devus enhavi 300 membrojn, el kiuj 225 elektitaj de la departementoj kaj kolonioj kaj 75 elektitaj de la Nacia Asembleo.
5-a Respubliko
[redakti | redakti fonton]En 2011, la minimuma aĝo estis reduktita de 30 al 24-jara[1].
En 2012, la komisiono por la renovigo kaj deontologio de la publika vivo prezidata de Lionel Jospin faris plurajn proponojn al la Parlamento : certigi pli justan reprezenton de la teritoriaj kolektivumoj en la Senato per ekvilibreco de la voĉoj de la grandaj balotanto, forigi la deputitojn el la balotantaro, etendi la proporcian balotsistemon por la elekto de senatanoj kaj redukti al 18-jara la minimuma aĝo por elektebleco al Senato. Nur la etendo de la proporcia balotsistemo al la departementoj kun 3 kaj pli da senatanoj estis adoptita, same kiel la kresko de la nombro de delegitoj por la grandaj urboj en la leĝo promulgita en 2013[2]. Ankaŭ la elektokondiĉoj por la senatanoj de la eksterlandaj francoj estis modifitaj.
Tranĉo | nombro de komunumoj | loĝantaro | nombro de delegitoj laŭ komunumoj | nombro de delegitoj | nombro de loĝantoj laŭ delegitoj | nombro de pliaj delegitoj laŭ komunumoj (antaŭ la leĝo de 2013) | nombro de loĝantoj laŭ delegitoj entute (antaŭ la leĝo de 2013) | nombro de pliaj delegitoj laŭ komunumoj (post la leĝo de 2013) | nombro de loĝantoj laŭ delegitoj entute (post la leĝo de 2013) |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
de 1 ĝis 499 loĝantoj | 20 009 | 4 545 018 | 1 | 20 009 | 227 | 0 | 227 | 0 | 227 |
de 500 ĝis 1 499 loĝantoj | 10 003 | 8 578 800 | 3 | 30 009 | 286 | 0 | 286 | 0 | 286 |
de 1 500 ĝis 2 499 loĝantoj | 2 604 | 5 008 589 | 5 | 13 020 | 385 | 0 | 385 | 0 | 385 |
de 2 500 ĝis 3 499 loĝantoj | 1 171 | 3 459 030 | 7 | 8 197 | 422 | 0 | 422 | 0 | 422 |
de 3 500 ĝis 4 999 loĝantoj | 919 | 3 814 639 | 15 | 13 785 | 277 | 0 | 277 | 0 | 277 |
de 5 000 ĝis 8 999 loĝantoj | 990 | 6 539 169 | 15 | 14 850 | 440 | 0 | 440 | 0 | 440 |
de 9 000 ĝis 9 999 loĝantoj | 121 | 1 152 482 | 29 | 3 509 | 328 | 0 | 328 | 0 | 328 |
de 10 000 ĝis 19 999 loĝantoj | 511 | 7 092 875 | 33 | 16 863 | 421 | 0 | 421 | 0 | 421 |
de 20 000 ĝis 29 999 loĝantoj | 187 | 4 591 362 | 35 | 6 545 | 702 | 0 | 702 | 0 | 702 |
de 30 000 ĝis 39 999 loĝantoj | 83 | 2 855 224 | 39 | 3 237 | 882 | 323 | 802 | 420 | 781 |
de 40 000 ĝis 49 999 loĝantoj | 54 | 2 376 423 | 43 | 2 322 | 1 023 | 733 | 778 | 919 | 733 |
de 50 000 ĝis 59 999 loĝantoj | 41 | 2 223 473 | 45 | 1 845 | 1 205 | 973 | 789 | 1 223 | 725 |
de 60 000 ĝis 79 999 loĝantoj | 27 | 1 852 676 | 49 | 1 323 | 1 400 | 1 031 | 787 | 1 290 | 709 |
de 80 000 ĝis 99 999 loĝantoj | 16 | 1 409 989 | 53 | 848 | 1 663 | 923 | 796 | 1 154 | 704 |
de 100 000 ĝis 149 999 loĝantoj | 24 | 2 986 955 | 55 | 1 320 | 2 263 | 2 255 | 836 | 2 822 | 721 |
de 150 000 de 199 999 loĝantoj | 6 | 998 130 | 59 | 354 | 2 820 | 815 | 854 | 1 020 | 726 |
de 200 000 ĝis 249 999 loĝantoj | 3 | 673 895 | 61 | 183 | 3 682 | 853 | 880 | 728 | 740 |
de 250 000 ĝis 299 999 loĝantoj | 3 | 814 103 | 65 | 195 | 4 175 | 722 | 888 | 904 | 741 |
kaj de 300 000 kaj super | 5 | 4 343 009 | 69 | 475 | 9 187 | 4 211 | 931 | 5 264 | 760 |
Totaŭ | 36 777 | 65 336 841 | 138 889 | 470 | 12 569 | 431 | 15 744 | 423 |
Nuna balotsistemo
[redakti | redakti fonton]Elektaj kondiĉoj
[redakti | redakti fonton]La kondiĉoj por senatanaj balotoj estas difinitaj en la Balotregularo. Temas pri la samaj kondiĉoj kiel por la deputitoj escepte de la minimuma aĝo kiu estas 24-jara[4].
Por kandidatiĝi al la balotoj, necesas esti franca, kaj « Neniu povas esti elektita se ĝi ne kapablas pruvi ke ĝi plenumis la devigojn truditajn per la regularo de la nacia servo »[5] ; la adoltoj en tutelo aŭ en kuratoreco estas neelekteblaj[6].
La mandato de senatano ne povas kumuliĝi kun tiu de deputito, de eŭropa parlamentano, de membro de la registaro, de la Konstitucia Konsilio, de la Ekonomia, Sociala kaj Media Konsilio[7].
La mandato de senatano estas nekunigebla kun posteno de militisto, regiona konsiliano, ano de la Asembleo de Korsiko, departementa konsiliano, pariza konsiliano, urba konsiliano de urbo kun almenaŭ 3 500 loĝantoj[8] ; la rajtodefendanto kaj la ĝenerala kontrolanto de la libersenigejoj estas neelekteblaj dum la daŭro de siaj mandatoj[9] ; la prefektoj estas neelekteblaj en Francio en ĉiuj distriktoj parte aŭ tute entenataj en la areo, sur kiu ili postenas aŭ postenis en la tri jaroj antaŭ la balotdato[10] (liste non exhaustive).
Organizado de la balotoj
[redakti | redakti fonton]En la departementoj kun du aŭ malpli da senatanoj, la balotsistemo estas ununoma plimulta je du vicoj. Por esti elektita en la unua vico, kandidato devas superi la absolutan plimulton de la esprimitaj voĉoj kaj nombron de voĉoj almenaŭ egala al la kvarono de la registritaj balotantoj. En la dua balotvico, la relativa plimulto sufiĉas. Kaze de egaleco de voĉnombro, la plej multjara el la kandidatoj estas elektitaj[11]. Ĉiu kandidato estas kun malsamseksa anstataŭanto[12].
En la departementoj kun tri aŭ pli da senatanoj, la balotsistemo estas plurnoma proporcia laŭ la regulo de plej forta averaĝo, sen miksado nek prefera voĉdono. Sur ĉiu listo, la seĝoj estas atribuataj al kandidatoj laŭ ordo de prezento[13].
La grandaj balotantoj devas voĉdoni, monpuno de 100 eŭroj estas donata kaze de nepravigita sindeteno. La delegitoj, kiuj balotis kaj la plenrajtaj elektantoj kiuj ne ricevas jaran monkompenson pro siaj mandatoj ricevas transportan monkompenson[14],[15].
Anstataŭigo de senatanoj
[redakti | redakti fonton]La senatanoj, kies seĝo fariĝas vakaj pro morto, akcepto de registara posteno, nomumo al la Konstitucia Konsilio aŭ kiel rajtodefendanto aŭ plilongigo post sesmonata portempa komisio donita de la registaro estas anstataŭigataj.
Informoj pri la lastaj balotoj
[redakti | redakti fonton]2008
[redakti | redakti fonton]- Tiuj balotoj estis pri serio A : voĉdonis la elektantoj de la departementoj Ain (01), Aisne (02), Allier (03), Alpes-de-Haute-Provence (04), Hautes-Alpes (05), Alpes-Maritimes (06), Ardèche (07), Ardennes (08), Ariège (09), Aube (10), de Aude (11), Aveyron (12), Territoire de Belfort (90), Bouches-du-Rhône (13), Calvados (14), Cantal (15), Charente (16), Charente-Maritime (17), Cher (18), Corrèze (19), Corse-du-Sud (2A), Haute-Corse (2B), Côte-d'Or (21), Côtes-d'Armor (22), Creuse (23), Dordogne (24), Doubs (25), Drôme (26), de l'Eure (27), Eure-et-Loir (28), Finistère (29), Gard (30), Haute-Garonne (31), Gers (32), Gironde (33), Hérault (34), Ille-et-Vilaine (35), Indre (36), Franca Gujano (973), Franca Polinezio (987), insuloj Valiso kaj Futuno (986) kaj Eksterlandaj francoj.
2011
[redakti | redakti fonton]Frakcioj | Tuto de seĝoj | Frakcio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2008 | 2011 | +/- | Prezidantoj de frakcioj post balotoj |
Nunaj prezidantoj de frakcio | Konsisto | |||
Antaŭ | Poste | |||||||
Frakcio UMP | 151 | 147 | 132 | -19 | Jean-Claude Gaudin | Jean-Claude Gaudin | UMP : 120 Parencaj : 1 Alligitaj: 11 | |
Frakcio SOC | 116 | 115 | 141 | +25 | Jean-Pierre Bel | François Rebsamen | Socialistoj : 119 Parencaj : 12 Alligitaj : 10 | |
Frakcio UC | 29 | 29 | 31 | +2 | François Zocchetto | François Zocchetto | NC : 11 AC : 7 PRV : 5 MoDem : 4 DVD : 2 LGM : 1 SE : 1 | |
Frakcio CRC | 23 | 24 | 21 | -2 | Nicole Borvo Cohen-Seat | Nicole Borvo Cohen-Seat | Komunistoj : 19 PCR : 1 MUP : 1 | |
Frakcio RDSE | 17 | 18 | 17 | - | Yvon Collin | Jacques Mézard | PRG : 11 DVG : 2 PS : 2 MRC : 1 UMP : 1 | |
RASNAG | 7 | 8 | 7 | – | Delegito : Philippe Adnot | Delegito : Philippe Adnot | DVD : 6 MPF : 1 | |
Tuto | 343 | 341 | 348 | +5 | 6 frakcioj | |||
Fontoj: Oficiala interretejo de la Senato de Francio ; Rezultoj kaj arkivoj |
- Tiuj balotoj estis pri serio B kaj parto de serio C : voĉdonis la elektantoj de la departementoj Indre-et-Loire (37), Isère (38), Jura (39), Landes (40), Loir-et-Cher (41), Loire (42), Haute-Loire (43), Loire-Atlantique (44), Loiret (45), Lot (46), Lot-et-Garonne (47), Lozère (48), Maine-et-Loire (49), Manche (50), Marne (51), Haute-Marne (52), Mayenne(53), Meurthe-et-Moselle (54), Meuse (55), Morbihan (56), Moselle (57), Nièvre (58), Nord (59), Oise (60), Orne (61), Pas-de-Calais (62), Puy-de-Dôme (63), Pyrénées-Atlantiques (64), Hautes-Pyrénées (65), Pyrénées-Orientales (66), Parizo (75), Seine-et-Marne (77), Yvelines (78), Essonne (91), Hauts-de-Seine (92), Seine-Saint-Denis (93), Val-de-Marne (94), Val-d'Oise (95), Gvadelupo (971), Martiniko (972), Reunio (974), Majoto (976), Sankta-Piero kaj Mikelono (975), Nov-Kaledonio kaj Eksterlandaj francoj
2014
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Loi organique n° 2011-410 du 14 avril 2011 relative à l'élection des députés et sénateurs
- ↑ Loi n° 2013-702 du 2 août 2013 relative à l'élection des sénateurs
- ↑ Studo pri efiko de la leĝo n° 2013-702 de la 2-a de aŭgusto 2013 pri senatanaj balotoj
- ↑ Article LO296 du code électoral
- ↑ Artikoloj L44 kaj L45 du code électoral.
- ↑ Article LO129 du code électoral
- ↑ Artikoloj LO137 kaj sekvantaj de la balotregularo.
- ↑ Article LO141 du code électoral
- ↑ Article LO130 du code électoral
- ↑ Article LO132 du code électoral
- ↑ Article L294 du code électoral
- ↑ Article L299 du code électoral
- ↑ Article L295 du code électoral
- ↑ Artikoloj L317 kaj L318 de la balotregularo
- ↑ Jonathan Bouchet-Petersen (la 23-an de septembro 2011). Senatanaj balotoj : deviga baloto... sed monkompensita. Arkivita el la originalo je 2012-03-09. Alirita 2014-08-23 .
|