Fokuso
Aspekto
La vorto havas diversajn signifojn:
- Fokuso estas la punkto, kie kuniĝas la radioj senditaj de unu lumfonto, post ilia trairo tra optika sistemo. Pli ĝenerale fokuso signifas: centro de la atento, de la interesiĝo.
- Eksteraj ligiloj:
- OPTIKO: Ĉapitro el lernolibro verkita de SÁRKÖZI János. Subĉapitroj: optiko ĝenerale, fotometrado, ekesto, propagiĝo, refrakto de la lumo, ondooptiko, polarigo, lumo kaj materialo, la okuloj, optikaj instrumentoj. 129 paĝoj, formo PDF, 882 KB.
- Fokuso estas la nomo de scienca bibliografio eldonita de Ebbe Vilborg de 1967 ĝis 1976. Ĝi prezentas laŭpove kompletan bibliografion de ĉiuj verkoj (libroj, broŝuroj, artikoloj) pri la internacilingva problemo kaj pri esperantologio. Ĝia ĉefa enhavo fariĝis la nukleo de Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj [EBEA http://www.esperantoland.de/ebea].
- Fokuso estis Esperanto-gazeto eldonita en Hungario en la 1980-aj jaroj.