Focido
Focido | |||
---|---|---|---|
Historia regiono | |||
provinco de Grekio [+] | |||
Lando | Grekio | ||
- koordinatoj | 38° 30′ 0″ N, 22° 15′ 0″ O (mapo)38.522.25Koordinatoj: 38° 30′ 0″ N, 22° 15′ 0″ O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 2 120 km² (212 000 ha) [+] | ||
Areo | 2 120 km² (212 000 ha) [+] | ||
Poŝtkodo | 33x xx [+] | ||
Focido | |||
Vikimedia Komunejo: Phocis [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Focido (greke Φωκίδα, Fokida, respektive Νομός Φωκίδας, Nomós Fokídas, esperanta nomo en tiu formo - kaj ne "Fokido" - laŭ PIV) estas historia pejzaĝo de Grekio, kaj ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomiĝas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 2 210 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 48 000 loĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la urbo Amfisa. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Meza Grekio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La provinco situas centre en la suda parto de la kontinenta parto de Grekio. Sude ĝi havas marbordan limon al la Golfo de Korinto oriente de la markolo de Rio-Antirio kaj okcidente de la Istmo de Korinto. Okcidente la provinco limas al la provinco Etolio-Akarnanio, norde al la provinco Ftiotido kaj oriente al Beotio.
Pejzaĝe la teritorion dominas montaro, el kiu elstaras la montoj Giona (unu el la kvin grekiaj montoj kun alto de pli ol 2.500 metroj super marnivelo, kaj Parnaso (alto 2.455 metroj). La masivo de la monto Parnaso dividas la provincon en du partojn. La sudo kaj oriento de la teritorio estas senarbaj kaj precipe ŝtonaj. Nur la valo, kiu de la Golfo de Korinto kaj la urbeto Itea kondukiĝas norden ĝis la provinca ĉefurbo Amfisa, estas agrikulture utiligata. Herbejoj, arbaroj kaj agrikulturaj terenoj kontraste kovras la okcidenton, nordon kaj centron de la provinco.
En la provinca okcidento rimarkindas la akvobaraĵo Mornos kun areo de inter 1 kaj 3 km².
-
haveno de Galaksidi
-
la montaroj Parnaso dekstre kaj Giona maldekstre, vidataj de la Peloponeso
-
la akvobaraĵo Mornos vidata de la vilaĝo Lidoriki
-
la montopinto Korakas de la monto Vardusia
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Dum la epoko de antikva Grekio, la provinco estis floranta regno. Antikvaj vidindaĵoj estas inter alie
- la templa komplekso de la dio Apolono en Delfo,
- la antikvaj musoj de Lilaia kaj
- la arkeologia muzeo de la provinca ĉefurbo Amfisa.
Inter la naturaj vidindaĵoj elstaras inter alie
Krome rigardindas
- la haveno de Itea,
- la akvobaraĵo Mornos,
- etnologia muzeo en Agoriani,
- monaĥejo de la profeto Elija kaj
- la bizanca preĝejo Sankta Sotiros kaj la fortikaĵo de Amfisa.
Setlejoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficialaj paĝoj de la provinco Arkivigite je 2005-08-28 per la retarkivo Wayback Machine
- elaeraj bildoj de la provinco (priskriboj en la greka) Arkivigite je 2004-10-15 per la retarkivo Wayback Machine
- pliaj informoj pri la provinco en la angla Arkivigite je 2005-03-08 per la retarkivo Wayback Machine