Florenca Kartuzio
Aspekto
Florenca Kartuzio | |||
---|---|---|---|
Kartuzio religia muzeo | |||
Estiĝo | 14-a jarcento | ||
Lando | Italio vd | ||
Situo | Florenco | ||
Adreso | Via della Certosa, Firenze | ||
Situo | |||
Geografia situo | 43° 43′ 53″ N, 11° 13′ 17″ O (mapo)43.73141411.221456Koordinatoj: 43° 43′ 53″ N, 11° 13′ 17″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Retejo | http://wwwwww.cistercensi.info/certosadifirenze/ | ||
Florenca Kartuzio (Certosa di Firenze aŭ Certosa del Galluzzo) estas kartuzio, aŭ Kartuzia monaĥejo nome monaĥejo de Kartuzianoj, situa en la kvartalo Galluzzo, Florenco, centra Italio. La konstruaĵo estas enmurigita komplekso en Monte Acuto, ĉe la kunfluejo de la riveroj Ema kaj Greve.
Tiu kartuzio estis fondita en 1341 fare de la Florenca nobelo Niccolò Acciaioli, Granda Seneskalo de la Reĝlando de Napolo, sed ĝi plue etendiĝis laŭlonge de la jarcentoj kiel ricevinto de nombraj donacoj.
En 1958 la monaĥejo estis prenita de monaĥoj Cistercianoj.