Fenil-hidrazino
Fenil-hidrazino | |||||
Plata kemia strukturo de la Fenil-hidrazino | |||||
Tridimensia kemia strukturo de la Fenil-hidrazino | |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo | 100-63-0 | ||||
ChemSpider kodo | 7235 | ||||
PubChem-kodo | 7516 | ||||
Merck Index | 15,7404 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | palflavaj kristaloj aŭ oleeca likvaĵo, kiu estiĝas duonruĝo-bruna kiam ekspoziciita al aero kaj sunlumo kun iritaj, karcinomogenaj proprecoj | ||||
Molmaso | 108,144 g·mol−1 | ||||
Denseco | 1,096g cm−3 | ||||
Fandpunkto | 19,6 °C | ||||
Bolpunkto | 243,5 °C | ||||
Ekflama temperaturo | 88 °C[1] | ||||
Memsparka temperaturo | 195 °C | ||||
Solvebleco | Akvo:145 g/L | ||||
Mortiga dozo (LD50) | 188 mg/kg (buŝe) | ||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Riskoj | R45 R23/24/25 R48/23/24/25 R36/38 R68 R43 R50 [2] | ||||
Sekureco | S53 S45 S61 | ||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H301, H311, H315, H317, H319, H331, H341, H350, H372, H400 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P260, P261, P264, P270, P271, P272, P273, P280, P281, P301+310, P302+352, P304+340, P305+351+338, P308+313, P311, P314, P321, P330, P332+313, P333+313, P337+313, P361, P362, P363, P391, P403+233, P405, P501[3] | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Fenil-hidrazino aŭ C6H8N2 estas kemia aromata komponaĵo de nitrogeno, palflavaj kristaloj aŭ oleeca likvaĵo, kun milde aromata odoro, kiu estiĝas duonruĝo-bruna kiam ekspoziciita al aero kaj sunlumo kun iritaj, karcinomogenaj proprecoj. Fenilhidrazino posedas unuklinan strukturon kiu fandiĝas sub media temperaturo sed stabila en normalaj kondiĉoj.
Fenilhidrazino estis la unua hidrazina derivaĵo karakterizita. Ĝi estis unue raportita en 1875 de la germana kemiisto Hermann Emil Fischer (1852-1919) kiu preparis ĝin per reduktado de fenil-diazoniuma salo uzante sulfitajn salojn. Fischer uzis fenilhidrazinon por karakterizado de sukeroj per formado de hidrazonoj kun suker-aldehidoj. En tiu dokumento li ankaŭ elmontris la ĉefajn proprecojn de la hidrazinoj.
Fenilhidrazino estas uzatas en la produktado de tinkturoj,[4] kontraŭdoloriloj, nitro (stabiliganto por eksplodaĵoj), ĝi estas reakcianto por sukeroj, aldehidoj kaj ketonoj. Fenilhidrazino estas potenca reduktagento.[5]
Sintezoj
[redakti | redakti fonton]Sintezo 1
[redakti | redakti fonton]- Preparado de fenil-hidrazino per interagado de amoniako kaj natria hipoklorito donante hidrazinon kaj natrian kloridon.
Etapo A:
Etapo B:
- Sekve, la hidrazino formita reakcias kun klorobenzeno por doni fenil-hidrazinon kaj kloridan acidon:
Sintezo 2
[redakti | redakti fonton]- Preparado per traktado de anilino, natria nitrito kaj klorida acido:
Reakcioj
[redakti | redakti fonton]Reakcio 1
[redakti | redakti fonton]- Fenilhidrazino sub malvarmaj kondiĉoj reakcias kun kupra (II) oksido por doni benzenon, nitrogenon kaj akvon:
Reakcio 2
[redakti | redakti fonton]- Fenilhidrazino sub varmaj kondiĉoj reakcias kun klorida acido en ĉeesto de zinka katalizilo por doni anilinon kaj amonia klorido:
Reakcio 3
[redakti | redakti fonton]- Fenilhidrazino reakcias kun sukeroj por doni osazonojn:
2+160 °C+2 |
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Merck Millipore
- Microkat
- The Dictionary of Substances and Their Effects
- Hazardous Laboratory Chemicals Disposal Guide
- Proctor and Hughes' Chemical Hazards of the Workplace
- Encyclopaedia of Occupational Health and Safety
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Merck Millipore
- ↑ Acros.com. Arkivita el la originalo je 2016-12-27. Alirita 2018-12-28 .
- ↑ PubChem
- ↑ Patty's Toxicology
- ↑ Organic Chemistry: Aromatic, Alcohols Aldehydes & Acids