Federacia ministerio pri internaj aferoj (Germanio)
La Federacia ministerio pri internaj aferoj de Germanio - germane Bundesministerium des Innern (BMI), plimallongigite Bundesinnenministerium - estas supera administra instanco de la ŝtato Germanio, kaj kerna ministerio de la registaro de Germanio. La ministerio havas sian centran sidejon en la parto Moabit de la urbodistrikto Mitte de Berlino, kaj havas duan sidejon en la parto Castell de la centra urbodistrikto de Bonno. Estro de la ministerio laŭofice estas la federacia ministro pri internaj aferoj, kiu membras kaj reprezentas la ministerion en la registaro de Germanio. En la federacia registaro de 2013 ĝis 2017 temas pri Horst Seehofer de la kristansociala partio CSU.
La ministerio respondecas pri vasta gamo de ŝtataj administraj instancoj, de la polico ĝis la federacia statistika institucio Statistisches Bundesamt.