Fürth
Fürth | ||||||
| ||||||
urbego • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Bavario | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Meza Frankonio | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0911 | |||||
Poŝtkodo | 90762–90768 | |||||
Aŭtomobila kodo | FÜ | |||||
Oficiala Municipokodo | 09563000 | |||||
NUTS | DE253 | |||||
Subdivido | Oficiale 3 urbaj distriktoj (Stadtbezirke) kun 18 statistikaj distriktoj | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Thomas Jung | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Königstraße 88 90762 Fürth | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 131433 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 29′ N, 10° 59′ O (mapo)49.47833333333310.990277777778Koordinatoj: 49° 29′ N, 10° 59′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 294 m | |||||
Areo | 63,35 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.fuerth.de | |||||
La eksterdistrikta urbo Fürth [firt] situas en la distriktaro Meza Frankonio (Mittelfranken) de la germana federacia lando Bavario.
Oriente ĝi kunkreskiĝis kun Nürnberg; inter la centroj de ambaŭ urboj estas apenaŭ 7 kilometroj. Fine de decembro 2022 la urbo havis 131 433 loĝantojn. Simile proksimas la urbo Erlangen; ĉiuj tri komunumoj formas urban triangulon kaj estas la kerno de la Metropola regiono Nurenbergo, unu el 11 "metropolaj regionoj" de Germanio.
La urbodomo, konstruita en italeca stilo inter 1840 kaj 1850, tre memorigas pri la Palazzo Vecchio en Florenco kaj estas la simbolo de la urbo.
Ĉar dum la mezepoko Fürth libere donis rifuĝon al judoj el najbaraj urboj, precipe al tiuj forpelitaj el Nürnberg, la urbo dum multaj jarcentoj havis la kromnomon "Frankona Jerusalemo". Pri tiu pasinteco memorigas interalie la "Juda Muzeo Frankona en Fürth" (Königstraße 89), malfermita dum 1999. La domo originas de la 17-a jarcento kaj estis enloĝita de judaj familioj ĝis fino de la 19-a jarcento. Plafonaj ornamaĵoj, historia Sukoto (juda simbola kabano el branĉoj kaj folioj) kaj Mikveo (juda religia banejo) en la kelo memorigas pri tiu tempo. En la domo, koncipita kiel renkontejo, ankaŭ troviĝas librejo kaj kafejo.