Saltu al enhavo

Eugène de Zilah

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Eugène de Zilah
Persona informo
Naskonomo Jenő Éltető Zilahi
Naskiĝo 3-an de januaro 1939 (1939-01-03)
en Mezőtúr
Morto 2-an de oktobro 2020 (2020-10-02) (81-jaraĝa)
en Verduno
Lingvoj Esperantofrancahungara vd
Ŝtataneco Francio (1967–)
Hungario (1939–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Madeleine de Zilah Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kreiva kaj profesia verkado, filozofio, prozo kaj Esperanto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eugène de ZILAH, esperanta beletristo, naskiĝis en Mezőtúr, Hungario, la 3-an de januaro 1939 kaj mortis la 2-an de oktobro 2020[1]. Ekkonis Esperanton 13-jara. Forlasis Hungarion post partopreno en la ribelo de 1956. En Francio, kie li fariĝis franca civitano, li laboris en banko, doktoriĝis pri filozofio, instruis filozofion en liceo, multe vojaĝis. En 1985 kun sia edzino Madeleine de Zilah li lanĉis la kulturan revuon La Gazeto. En 1988 li fondis OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj). En 1991 li ekvivis sur sia jaĥto "Kerguelen" en Grekio kaj eklaboris plentempe pri Esperanta verkado (li verkis literaturan prozon, eseojn, artikolojn).

Originalaj
  • Vivi sur barko (memoroj). Cannes et Clairan, Bernard, 1994.
  • Kaj kiu pravas (memoroj). Vieno, Pro Esperanto, 2002.
  • La princo ĉe la hunoj (romano). Novjorko, Mondial, 2011.
Tradukoj
  • Kaj kiu pravas
Citaĵo
 "Mia celo ne estis rakonti mian entute banalan vivon. Preskaŭ ĉiuj amoris, tro multaj batalis, multaj senhejmiĝis. Mi ne estas elstara escepto nek heroo de nekredeblaj aventuroj. Mi nur ekzamenis miajn plej fundamentajn ideojn, miajn konvinkiĝojn, kaj ili resendis min al aliaj ideoj, aliaj konvinkiĝoj”. (El letero al amiko) Pro tio ke Eugene sin esprimas per verdiremaj vortoj, li kaptas niajn atentojn tra la tuta legaĵo. 
— Brazila Esperantisto - Numero 328, Julio ĝis Septem. 2003

Referencoj

[redakti | redakti fonton]