Esperanto (skuno)
Ĉi tiu artikolo temas pri iama velŝipo. Por planlingvo rigardu la paĝon Esperanto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Esperanto (apartigilo). |
La Esperanto estis fiŝkapta skuno kun sidejo en la havenurbeto Gloucester en Masaĉuseco, Usono.
La du-masta ŝipo "Esperanto" estis desegnita de Thomas F. McManus el Bostono kaj konstruita de la ŝipfarejo James and Tarr de Essex, Masaĉuseco. Ĝi estis lanĉita la 27-an de junio 1906, kaj mezuris 33 metrojn (107 futojn) en longo, maksimume 7,6 metrojn (25 futojn) de larĝeco, kaj la kilo profundis 3,4 metrojn (11 futoj) sub la akvosurfaco.
La Esperanto estis uzata en pluraj vetkuroj kaj estas unu el nur du nevenkitaj ĉampionoj ĉe la Internacia Fiŝkaptista Pokalo de Halifakso, Nov-Skotio: sub komando de kapitano Martin Leander Welch, la ŝipo Esperanto iĝis la unua gajninto de la Internacia Fiŝkaptista Pokalo en la vetkuroj de la 30-a de oktobro ĝis la 2-a de novembro 1920, kiam ĝi venkis la kanadan fiŝkaptistan skunon Delawana de la havena vilaĝo Riverport en Nov-Skotio sub komando de kapitano Thomas Himmelman.
Subakviĝo
[redakti | redakti fonton]La 30-an de majo 1921, Esperanto trafis subakvigitan vrakon proksime de Sable Island kaj sinkis. La skipo estis savita. Post monato da provoj savi la valoran ŝipon, la sava projekto bedaŭrante sen sukceso estis haltigitaj.[1]
En 15 jaroj nur unu vivo perdita
[redakti | redakti fonton]
|
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- naŭ historiaj nigraj-blankaj fotoj de la skuno "Esperanto" en velaj konkuroj
- afiŝo pri la vetkuroj de la 30-a de oktobro ĝis la 2-a de novembro 1920, kiun venkis la skuno Esperanto Arkivigite je 2022-06-05 per la retarkivo Wayback Machine
- prezento de la ŝipo Arkivigite je 2022-06-05 per la retarkivo Wayback Machine (angle), historia poŝtkarto kaj Arkivigite je 2022-06-05 per la retarkivo Wayback Machine
- jubilea moneroj pri "350 jaroj de la havenurbo Gloucester" el 1973 kun portreto de la ŝipo Esperanto, post kiam ĝi jam 52 jarojn estis nur legendo Arkivigite je 2022-06-05 per la retarkivo Wayback Machine
- raporto pri la venkaj celebraĵoj de novembro 1920 Arkivigite je 2022-06-05 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 priskribo pri la konkura venko kaj la pereo nur sep monatojn poste (angle, arkivigita laŭ stato de julio 2011)