Erikaloj
Aspekto
Erikaloj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Erica herbacea f. alba
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
eriko Erica L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La erikaloj (latine Ericales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas 22 familiojn, ĉirkaŭ 400 genrojn kaj pli ol 11 300 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas eriko[3].
Tiu plantoj estas arboj, arbustoj, lianoj kaj herbecaj plantoj. Iuj ekzemploj el multaj aliaj nomeblaj estas la familio teacoj kun interalie la teoarbedo, la genro vakcinio kun interalie la mirtelo aŭ persimono, kaj la genro rododendro kun interalie la azaleo.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (16 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Ericales Bercht. & J.Presl - erikaloj
- Actinidiaceae Gilg & Werderm. - aktinidiacoj
- Balsaminaceae A.Rich. - balzaminacoj
- Clethraceae Klotzsch - kletracoj
- Cyrillaceae Lindl. - cirilacoj
- Diapensiaceae Lindl. - diapensiacoj
- Ebenaceae Gürke - ebonacoj
- Ericaceae Juss. - erikacoj
- Fouquieriaceae DC. - fukieriacoj
- Lecythidaceae A.Rich. - lecitidacoj
- Marcgraviaceae Bercht. & J.Presl - markgraviacoj
- Mitrastemonaceae Makino - mitrastemonacoj
- Pentaphylacaceae Engl. - pentafilakacoj
- Polemoniaceae Juss. - polemoniacoj
- Primulaceae Batsch ex Borkh. - primolacoj
- Roridulaceae Martinov - roridulacoj
- Sapotaceae Juss. - sapotacoj
- Sarraceniaceae Dumort. - saraceniacoj
- Sladeniaceae Airy Shaw - sladeniacoj
- Styracaceae DC. & Spreng. - stirakacoj
- Symplocaceae Desf. - simplokacoj
- Tetrameristaceae Hutch. - tetrameristacoj
- Theaceae Mirb. - teacoj
- Ericales Bercht. & J.Presl - erikaloj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Ericales ĉe World Flora Online
- ↑ 2,0 2,1 Angiosperms ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2017-04-19. Alirita 2020-06-16 .
- ↑ eriko en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets