Elisabeth Lübek
Aspekto
Elisabeth Lübek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de decembro 1896 en Talino |
Morto | 30-an de novembro 1999 (102-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Estonio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Elisabeth LÜBEK, estonino, instruistino. Naskiĝis la 6-an de decembro 1896 en Talino. Multe propagandis Esperanton en la lernejaj sferoj. Instruis la lingvon en la Rusa Popola Universitato 1917-18, en la instruista seminario 1924 kaj de 1922 en la 2-a Urba Elementa Lernejo (ĉiuj en Talino). Ano de la ekzamena komisiono. Funkciulo de Esperanto-Societoj. Kunlaboris al la Esperanto-Estona Vortaro de VoKo (Vortara Komisiono gvidita de Helmi Dresen, 1927) kaj por la Estona Antologio (1932).