Eŭrovido-Kantokonkurso 1962
Eŭrovido-Kantokonkurso 1962 | ||
---|---|---|
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso | ||
Fino | 18-a de marto 1962 vd | |
Geografia situo | 49° 36′ 41″ N, 6° 7′ 21″ O (mapo)49.6113888888896.1225Koordinatoj: 49° 36′ 41″ N, 6° 7′ 21″ O (mapo) | |
Lando(j) | Luksemburgo vd | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La 7-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 18-an de marto 1962 en Luksemburgo. Mireille Delanoy prezentis la konkurson en la Villa Louvigny.
Oni komencis ornami multe la scenon: Post 1961 kiam oni ornamis la scenon per floroj, nun oni povis vidi multajn lumantajn stelojn. Estis teknikaj problemoj (kompleta nigrumo) kaj oni povis vidi ilin nur parte.
Nova sistemo de juĝaĵo estis enkondukata ĉar Germanio plendis la "multajn" venkojn de Francio (1958, 1960) kaj Nederlando (1957, 1959). Laŭ la nova sistemo ĉiu lando atribuis nur ses poentojn: tri por la plej bona kanto, poste du kaj unu poenton. Rezulto : Ebla venkanto povis nur atingi maksimume 45 poentojn.
La nova sistemo kaŭzis multajn egalecojn de poentoj: Du 4-aj vicoj, du 7-aj vicoj, tri 10-aj vicoj kaj kvar 13-aj vicoj. Venkanto estis (kun nur 26 poentoj) la kantistino Isabelle Aubret kun Un premier amour – denove Francio.
Finalo
[redakti | redakti fonton]Vico | Numero | Lando | Artisto | Kanto | Poentoj |
---|---|---|---|---|---|
1 | 9 | Francio | Isabelle Aubret | Un premier amour | 26 |
2 | 16 | Monako | François Deguelt | Dis rien | 13 |
3 | 14 | Luksemburgo | Camillo Felgen | Petit bonhomme | 11 |
4 | 13 12 |
Britio Jugoslavio |
Ronnie Carroll Lola Novakovic |
Ring-a-ding girl Ne pali svetlo u sumrak |
10 |
6 | 7 | Germanio | Conny Froboess | Zwei kleine Italiener | 9 |
7 | 1 6 |
Finnlando Svedio |
Marion Rung Inger Berggren |
Tipi-tii Sol och vår |
4 |
9 | 15 | Italio | Claudio Villa | Addio, Addio | 3 |
10 | 5 10 11 |
Danio Norvegio Svislando |
Ellen Winther Inger Jacobsen Jean Philippe |
Vuggevise Kom sol, kom regn Le retour |
2 |
13 | 4 2 3 8 |
Aŭstrio Belgio Hispanio Nederlando |
Eleonore Schwarz Fud Leclerc Víctor Balaguer De Spelbrekers |
Nur in der Wiener Luft Ton nom Llámame Katinka |
0 |
Faktoj
[redakti | redakti fonton]- En la fruaj jaroj, franca lingvo dominis: Dum la unuaj sep jaroj, kvin venkantaj kantoj estis en franca lingvo, neniu en angla lingvo.
- Malnovaj vizaĝoj: François Deguelt (1960, Monako), Camillo Felgen (1960, Luksemburgo), Jean Philippe (1959 por Francio, nun Svislando) kaj la "malmortebla" Fud Leclerc (1956, 1958, 1960 por Belgio). Estis lia lasta partopreno.
- Unuan fojon, pluraj landoj ricevis nul poentojn: Belgio, Hispanio, Aŭstrio kaj Nederlando.
- Embarasa por la prezentistino: Mireille Delanoy apelis la danan juĝistaron kun la vortoj "Bonan vesperon Stokholmo!"…
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Eŭrovido-Kantokonkurso |
---|
1956 • 1957 • 1958 • 1959 • 1960 • 1961 • 1962 • 1963 • 1964 • 1965 • 1966 • 1967 • 1968 • 1969 • 1970 • 1971 • 1972 • 1973 • 1974 • 1975 1976 • 1977 • 1978 • 1979 • 1980 • 1981 • 1982 • 1983 • 1984 • 1985 • 1986 • 1987 • 1988 • 1989 • 1990 • 1991 • 1992 • 1993 • 1994 • 1995 1996 • 1997 • 1998 • 1999 • 2000 • 2001 • 2002 • 2003 • 2004 • 2005 • 2006 • 2007 • 2008 • 2009 • 2010 • 2011 • 2012 • 2013 • 2014 • 2015 2016 • 2017 • 2018 • 2019 • |
Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso |
2003 • 2004 • 2005 • 2006 • 2007 • 2008 • 2009 • 2010 • 2011 • 2012 • 2013 • 2014 • 2015 • 2016 • 2017 • 2018 • 2019 • 2020 • 2021 • 2022 2023 • 2024 |