Dziwnów
Dziwnów | |||||
germane: Dievenow | |||||
Blazono | |||||
urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Dziwnowa | ||||
Provinco | Okcidenta Pomerio | ||||
Distrikto | distrikto Kamień | ||||
Komunumo | komunumo Dziwnów | ||||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
Fondita en | 13-a jarcento | ||||
Urborajtoj | 6-a de septembro 2003 / 1-a de januaro 2004 | ||||
Koordinatoj | 54° 1′ N, 14° 45′ O (mapo)54.01666666666714.75Koordinatoj: 54° 1′ N, 14° 45′ O (mapo) | ||||
Areo | 4,9 km² | ||||
Loĝantaro | 3031 (en 2004) | ||||
Loĝdenso | 618,6 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 72-420 | ||||
Aŭtokodo | ZKA | ||||
TERYT | 4324307014 | ||||
Estro | Kazimierz Libucki | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Szosowa 5 | ||||
Retpoŝto de estraro | [email protected] | ||||
Poŝtkodo de estraro | 72-420 | ||||
Telefono de estraro | (091) 381 30 02 | ||||
Fakso de estraro | (091) 381 33 00 | ||||
Poŝto de estraro | [email protected] | ||||
Komunuma retejo | http://www.dziwnow.pl | ||||
Dziwnów (jen pole, germane Dievenow) estas urbo en la provinco Okcidenta Pomerio de Pollando, ĉe la Balta Maro en la distrikto Kamień, la sidejo de la urbo-vilaĝa komunumo, ĉe la vojo n-ro 102. La urbeto estas la ripoz-loko kaj mara ban-loko kaj haven-urbo. La 31an de decembro 2013 la urbo havis 2736 da loĝantoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dziwnów la unuan fojon en la historio estis menciita en la dokumento el la jaro 1243. Dum la frua Mezepoko iris tie tre grava komerca vojo (trako) liganta la Laguno de Szczecin kun la Balta Maro. En la 13a jc la rivero (istmo) Dziwna sabliĝis kaj perdigis la komercan rolon. Dum la jaroj 1820-30 komencis alveni la unuaj kuracgastoj kaj komenciĝis la disvolvo de ĝia rolo kiel mara banloko. En la jaro 1823 Dziwnów estis jam konata kiel kuracloko. En la jaro 1896 oni malkovris la salajn fontojn kaj oni komencis konstrui la salajn kaj ŝlimtorfajn banejojn.
Turismaj atrakciaĵoj
[redakti | redakti fonton]En Dziwnów ĉe la maro oni lokigis la someran banlokon kun ĉirkaŭ okcent-metra marbordo (de la strato Parkowa ĝis la strato de Żeromski).
La leviĝanta ponto super la rivero (istmo) Dziwna, kiu ligas kun la insulo Wolin en okcidenta rando de la urbo, ĉe la eniro de la vojo de Międzyzdroje.
Flanke de la eniro al la haveno estas du ĝetoj (kontraŭonda havenŝirmaĵo), ambaŭ estas 350 m longaj. La ĉemara vidindaĵ-promenejo laŭlonge de la Kuracej-parko kun la apuda malnova arbaro.
La fiŝista haveno ĉe la bordo (kajo) de rivero Dziwana kun la konstruaĵoj de la antaŭa fiŝista kooperativo Belona. En la jaro 2013 oni establigis la novan tutjaran jaĥt-havenon "Marina" por 60 jaĥtoj kiu apartenas al la Okcidentpomeria Navigada Trako.
Somere ĉe la pasaĝera haveno (kajo) staras tri "pirataj" ("korsaraj") ŝipoj: "Roza Weneda" kaj "Korsaro", kiuj havas la 2,5 horajn ŝipveturojn sur la Balta Maro. La tria ŝipo "Viktoria la 1-a" veturas de Kamień Pomorski kaj reen.
La Aleo de la sport-steluloj (vidu la foton), sur kiu estas la replikoj de la medaloj de famaj sportistoj kaj apude staras la sport-halo. La festivalo de la jaro 2001 regule okazas ĉiusomere.
Partnerurboj
[redakti | redakti fonton]- Werneuchen en Germanio
- Sosnowiec en Pollando, de la jaro 2013
- Gorzów Wielkopolski en Pollando, de la jaro 2014