Don Torcuato estas urbo situanta en la sudo de la distrikto Tigre, en la norda areo de Granda Bonaero, provinco Bonaero en Argentino, kiu estis deklarita urbo la 3-an de novembro1974. Ĉi tiu urbo situas 15 km de sia plej proksima aliro al la Aŭtonoma Urbo Bonaero kaj 30 km norde de la centro de la argentina ĉefurbo.