La distrikto Regiono Hanovro (germaneRegion Hannover) ekde 2001 estas speciala regiona distrikto en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Ĝi inkluzivas la urbon Hanovro, la ĉefurbo de la federacia lando, kaj 20 ĉirkaŭajn komunumojn, kiuj fakte ĉiuj estas antaŭurboj de Hanovro. La distrikto havas areon de 2 290 km², kaj fine de decembro 2023 ĝi havis 1 138 943 loĝantojn. Parto de la distrikta teritorio estas la Lago de Steinhude, la plej granda lago de Malsupra Saksio.