Distrikto Mozdok
Aspekto
Distrikto Mozdok | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
La kampara loko Troickoje en la distrikto | |||
municipa distrikto [+] | |||
Lando | Rusio | ||
Regiono | Nord-Osetio | ||
Ĉefurbo | Mozdok | ||
- koordinatoj | 44° N, 45° O (mapo)43.7544.65Koordinatoj: 44° N, 45° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 1 080 km² (108 000 ha) [+] | ||
Areo | 1 080 km² (108 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 82 698 [+] (2023) | ||
Denseco | 76,57 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
Distrikto Mozdok | |||
Vikimedia Komunejo: Mozdoksky District [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La distrikto Mozdok - osete Мæздæджы район [mezdedĵi rajon], ruse Моздо́кский райо́н [mozdokskij rajon] - estas unu el ok distriktoj aŭ rajonoj de la respubliko Nord-Osetio, parto de la Rusia Federacio.
Ĝi situas en la pleja nordo de la respubliko, borde de Kabardio-Balkario okcidente, la Stavropola regiono de Rusio norde kaj de Inguŝio oriente. La areo de la distrikto estas 1 080 kvadrataj kilometroj. Ĝia administra centro estas la urbo Mozdok aŭ Mezdeg (osete Мæздæг, Mæzdæg, ruse Моздо́к, Mozdók). La nombro de loĝantoj laŭ la censo de 2010 estis 84 682. La loĝantaro de la administra centro Mozdok konsistigas 45 % de la tuta distrikta loĝantaro.
|