Distriktaro Ŝvabio
Tiu ĉi artikolo temas pri Ŝvabio, administra unuo en la nuna Bavario. Por aliaj signifoj vidu: Ŝvabio |
Distriktaro Ŝvabio | |||
---|---|---|---|
Administra distriktaro | |||
Flago | Blazono | ||
Administra distriktaro, distrikto en Bavario [+] | |||
Lando | Germanio | ||
Federacia lando | Bavario | ||
Supermara alteco | 560 m ü. NHN [+] | ||
Ĉefurbo | Augsburg | ||
- koordinatoj | 48° 30′ 0″ N, 10° 30′ 0″ O (mapo)48.510.5Koordinatoj: 48° 30′ 0″ N, 10° 30′ 0″ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | Hochfrottspitze [+] | ||
Akvokolektejo | 9 992,03 km² (999 203 ha) [+] | ||
Areo | 9 992,03 km² (999 203 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 917 979 [+] (31-a de decembro 2021) | ||
Denseco | 191,95 loĝ./km² [+] [+] | ||
Distriktaro Ŝvabio | |||
Vikimedia Komunejo: Swabia (administrative region) [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Ŝvabio aŭ Ŝvabujo (germane Schwaben) estas unu el la sep distriktaroj de la germana lando Bavario. Fine de decembro 2022 ĝi havis 1 945 978 loĝantojn.
La teritorio situas en la sud-okcidento de Bavario kaj limas al
- du aliaj bavariaj distriktaroj: Meza Frankonio kaj Supra Bavario;
- la federacia lando Baden-Virtembergo (okcidente)
- la ŝtato Aŭstrio (sude).
La distriktaro etne kaj lingve grandparte apartenas ne al la bajuvara, sed al la alemana lingvoregiono. En distrikto Aichach-Friedberg, oriente de rivero Lech, uzatas bavara dialekto. La historian lingvolimon oni bone rimarkas kalkulante sur mapo urbonomojn finiĝantajn per "-ingen" (alemana) kaj per "-ing" (bavara).
La plejsuda parto de Ŝvabio estas (la plejgranda) parto de la historia regiono Algovio.
Ŝvabio konsistas el dek distriktoj kaj kvar eksterdistriktaj urboj.
Eksterdistriktaj urboj
[redakti | redakti fonton]distriktoj
[redakti | redakti fonton]- distrikto Aichach-Friedberg
- distrikto Augsburg
- distrikto Dillingen
- distrikto Donau-Ries
- distrikto Günzburg
- distrikto Lindau
- distrikto Neu-Ulm
- distrikto Oberallgäu (Supra Algovio)
- distrikto Ostallgäu (Orienta Algovio)
- distrikto Unterallgäu (Malsupra Algovio)
Riveroj
[redakti | redakti fonton]Wertach en Augsburg kunfluas kun Lech; Wörnitz estas norda, la aliaj estas sudaj flankriveroj de Danubo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|