Dino del Garbo
Dino da Firenze (1280-1327) | |
---|---|
![]() Dinus in chirurgia cum alijs. Expositio Dini Florentini super tertia et ..., verko eldonita en 1519. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1280 en Florenco, ![]() |
Morto | 30-a de septembro 1327 en Florenco, ![]() |
Alma mater | Universitato de Bolonjo, Universitato de Padovo |
Okupo | |
Okupo | kuracisto universitata instruisto ![]() |
Dinus Florentinus (1280-1327) estis itala mezepoka kuracisto kaj filozofo, Li studis en la Universitato de Bolonjo kun Taddeo Alderotti en 1295. Li estis filo de la kirurgo kaj kuracisto Buono del Garbo deveninta el riĉa familio el Florenco. Kune kun aliaj tiamaj intelektuloj, li estis konsiderata unu el la plej renomaj en sia cirklo pro liaj komentoj pri Averroes kaj Aviceno.[1]
Vivo
[redakti | redakti fonton]En 1296, pro la milito inter Bolonjo kaj Ferrara li, kune kun sia patro, reiris al Florenco kie ili partoprenas en la gildo de kuracistoj kaj apotekistoj ĝis 1297. La ĉiutaga observado je la laboro de lia patro instigas la junan Dinon doni pli da atento al la legaĵoj de la Kanono de Aviceno, ĵusenkondukita de Taddeo Alderotti en la instruplano pri medicino, specife rilate al la 4-a libro pri Kirurgio.[2]
En 1300, la politikaj kondiĉoj sufiĉe pliboniĝis kaj li rekomencis siajn studojn en Bolonjo, kie li doktoriĝis pri Medicino en la sekva jaro kaj inter 1304 kaj 1306 li ekinstruis. En 1306, la papa legato Napoleone Orsini Frangipani ekskomunikis la urbon Bolonjon, do al centoj da studentoj estis malpermesite vizitadi la universitaton. Plian fojon Dino del Garbo estis devigita forlasi la urbon. En 14-a de oktobro 1306 li estis al Sieno k, kune kun alia kuracisto, Braccino da Pistojo, li ricevis la eksterordinare altan salajron je 90 orflorenoj kiel "doktoro pri scienco kaj fiziko de la Siena komunumo". Ĝis 1309 li restis en Sieno, kaj tie li sukcesis fini siajn komentojn de la 4-a libro de la "Canonis Avicenne".
En 1311 li ree revenis al Bolonjo, kie li ekverkis sian "Dilucidatorium totius pratice medicinalis scientie" kaj poste li iris al Padovo kie li instruis kelkjare. En 1319, li revenas al Florenco, sia naskiĝurbo, kie li finis la ""Dilucidatorium". En 1321, sekvante la konatan elmigradon de la universitataj studentoj el Bolonjo al Sieno, li denove kontaktis la sienajn aŭtoritatulojn por profesori en la Studio Generale de la urbo. Tiuepoke lia salajto altiĝis al 350 orflorenoj jare.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Expositio Iacobi supra capitulum De generatione embrionis cum questionibus ..., 1502, Jacopo da Forlì, Dino Del Garbo, Tommaso Del Garbo
- Rime di Guido Cavalcanti, 1813, Guido Cavalcanti, Dino del Garbo
- Dinus in chirurgia cum alijs. Expositio Dini Florentini super tertia et ..., 1519
- Dynus super quarta Fen primi: cum tabula. - Venezia: Lucas Antonius Giunta Florentinus, 1522
- Expositio super tertia, quarta, et parte quintae fen IV. libri Avicennae. - Venecio: Johann Hamann für Andreas Torresanus, 4-a de decembro 1499.
- Dilucidatorium totius pratice medicinalis scientie, 1311
- Expositio super canones generales de virtutibus medicamentorum simplicium secundi canonis Avicennae (Venecio, 1514)
- Recollectiones in Hippocratem de natura foetus
- Dilucidatorium Avicennae (Ferrariae, 1492)
- Expositio super parte quintae Fen quarti Canonis Avicennae (publikigita en Ferrara en 1489 far André Beaufort)
- Super IV Fen primi Avicennae praeclarissima commentaria, quae Dilucidatorium totius practicae generalis medicinalis scientiae noncupatur (Venecio, 1514)
- Chirurgia cum tractatu eiusdem de ponderibus et mensuris nec non de emplastris et unguentis (Ferrariae 1485, Venecio 1536)
- De militia complexionis diversae (Vat. lat. 4454, cc. 50-52v e Vat. lat. 4464, cc. 74-82) el kiu unu eseo estis publikigita de Puccinotti (II, pp. 89-106)
- Recolectiones super cirurgia Avicennae (Modena, Bibl. Estense, Fondo Estense, ms. 710, Alpha V, 7, 21)
- De generatione embrionis
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Enciclopedia Treccani
- Università degli Studi di Siena Arkivigite je 2007-08-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Medicine and the Italian Universities: 1250-1600, Nancy G. Siraisi
- Medieval Science, Technology, and Medicine: An Encyclopedia, Thomas F. Glick, Steven John Livesey, Faith Wallis
- A Cultural History of Heredity, Staffan Müller-Wille, Hans-Jörg Rheinberger
- Guido Cavalcanti, Maria Luisa Ardizzone
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Taddeo Alderotti (1210-1303)
- Cecco d'Ascoli (1257-1327)
- Averroes (1126-1198)
- Aviceno (980-1037)
- Napoleone Orsini Frangipani (1263-1342)
- Tommaso del Garbo (1305-1370) lia filo kaj profesoro pri medicino en Peruĝo kaj Bolonjo.
- Guido Cavalcanti (1250-1300)
- Giovanni Villani (1276-1348) kronikisto de la 14-a jarcento
- Roberto, Duko de Anĵuo (1277-1343)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Medieval Science, Technology, and Medicine: An Encyclopedia, Thomas F. Glick,Steven Livesey,Faith Wallis
- ↑ Avicenna in Renaissance Italy: The Canon and Medical Teaching in Italian ..., Nancy G. Siraisi