Diaforapterigo
Diaforapterigo (Diaphorapteryx), kiel genro, Hawkins-diaforapterigo, Hokinsa diaforapterigo, giganta ralo de Ĉatham-insulo aŭ en morioria lingvo mehonui (Diaphorapteryx hawkinsi), kiel specio estas formortinta specio de nefluga ralo. Ĝi estis endemia de la Chatham-insularo oriente de Novzelando. Oni scias, ke ĝi ekzistis nur en la ĉefaj insuloj de Chatham-insularo kaj de Pitt-insulo. La Hokinsa diaforapterigo estis la plej granda surtera birdo indiĝena de Chatham-insularo, ĉirkaŭ 40 centimetrojn alta kaj peza ĉirkaŭ 2 kilogramoj. Ĝi havis longan, subenkurban bekon. Historiaj rakontoj plej verŝajne referencantaj al la birdo laŭ la nomo "mehonui" sugestas, ke ĝi estis ruĝecbruna, kaj estis komparita kun la Vekaralo laŭ ekologia kutimaro, ĉar uzis sian bekon por pluki en putriĝinta ligno senvertebrulojn. Tiu specio plej verŝajne iĝis formortinta pro troĉasado fare de la insulanoj, nome la Moriori, kaj estis konata el skeletaj restaĵoj trovitaj en iliaj manĝorubejoj.