Dezső Hönig
Aspekto
Dezső Hönig | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 19-an de marto 1867 en Ozora (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 9-an de januaro 1927 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 10A-19-2 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Dezső Hönig [deĵO honig], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hönig Dezső estis hungara arkitekto. Lia familia nomvarianto estis Hőnig.
Dezső Hönig[1] naskiĝis la 19-an de marto 1867 en Ozora (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 9-an de januaro 1927 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dezső Hönig devenis el juda familio. Li akiris arkitekturan diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1894. Li estis ĉefkonsilisto de la ĉefurba municipo. Li projektis lernejojn, hospitalojn, loĝdomojn, oficejojn por Budapeŝto.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj hospitaloj en Budapeŝto
- lernejo en Zugló
- malinfekta instituto en Angyalföld
- distriktaj municipaj sidejoj
- pluraj loĝdomoj