Deusdedit (Canterbury)
Sankta | |||||
Deusdedit | |||||
---|---|---|---|---|---|
ĉefepiskopo de Canterbury | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-a jarcento en Wessex | ||||
Morto | 14-an de julio 664 en Canterbury | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Pesto vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto vd | ||||
| |||||
ĉefepiskopo de Canterbury | |||||
Dum | 655-664 | ||||
Antaŭulo | Honorio | ||||
Sekvanto | (Wighard), Teodoro de Tarso | ||||
Sanktulo | |||||
Honorata en | katolikismo, ortodoksismo, anglikanismo | ||||
Festotago | 14-a de julio | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Deusdedit (aŭ Adeodatus, m. la 14-an de julio 664) estis la unua anglosaksa ĉefepiskopo de Canterbury, Anglio.
Nomumita de Eorcenberht, reĝo de Kent, li estis konsekrata de Ithamar, episkopo de Rochester (Kent) kaj la unua anglosaksa episkopo de Anglio.
Ŝajne lia influo ne tre grandis: dum li estis ĉefepiskopo, ĉiuj novaj episkopoj de Anglio krom unu estis konsekrataj aŭ de keltaj aŭ de eksterlandaj episkopoj. Li fondis monaĥinejon ĉe Thanet kaj helpis fondi abatejon ĉe Peterborough kiu poste evoluis en la katedralon de tiu urbo.
Ĉar li suferis pro pesto, probable li ne ĉeestis la Sinodon de Whitby en 664, kiam ekleziuloj pridiskutis la diferencojn inter la keltaj kaj romaj ekleziaj tradicioj. Li mortis pro pesto la 14-an de julio 664 kaj entombiĝis en Abatejo Sankta Aŭgusteno (Canterbury). Li estis honorata kiel sanktulo.