Saltu al enhavo

Delegacio por alpreno de la lingvo internacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Delegacio por alpreno de la lingvo internacia
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 17-a de januaro 1901 vd
Fino 16-a de oktobro 1910 vd
vdr

La Delegacio por alpreno de la lingvo internacia, france Délégation pour l’adoption d’une langue auxiliaire internationale trovis sian originon en 1900 kiam la francoj Louis Couturat kaj Leopold Leau volis eluzi la lingvajn malfacilaĵojn en internaciaj kongresoj kaj dum la tutmonda ekspozicio en Parizo. Ili fondis ĝin kun la delegitoj la 17-an de januaro 1901 kaj ellaboris programon kun la celo "peti al la Internacia Asocio de Akademioj (fondita en 1900) elekti lingvon internacian aŭ se tiu estus rifuzita, mem krei komisionon por la elekto".

Komencaj laboroj

[redakti | redakti fonton]

Ĝis oktobro 1907 Couturat kolektis sub la deklaracio pri dezirindeco de lingvo internacia subskribojn de 307 societoj kaj 1251 scienculoj. Multajn subskribojn havigis esperantistoj Nikolai Evstifejev, rusa esperantisto, monsubtenis Couturat per pluraj milfrankoj. Per tiu mono estis eĉ dungita sekretario, angla esperantisto. Couturat diplomate asertis, ke Esperanto havas ĉiujn ŝancojn triumfi, kaj nur pro taktiko li ne malkovras sian laboron por Esperanto.

En 1906 la Delegacio petis Internacian Ligon de la Akademioj fari la elekton. La 29-an de majo 1907 la lasta rifuzis, decidinte (12 kontraŭ 8 kaj 1 detena) ne pridiskuti demandon pri lingvo internacia. La 25-an de junio 1907, Couturat aranĝis elekton de 12-ana Komisiono de la Delegacio (la kandidatoj ricevis pli ol 242 voĉojn el 253 balotantoj kaj el 331 delegitoj). La esperantistoj elektis dum la UK en Cambridge specialan komisionon por trakti kun la Delegacio.

La Delegacia Komisiono kunvenis 18 foje en Parizo inter la 15-an kaj 24-an de oktobro 1907 por ekzameni la proponitajn sistemojn de lingvo internacia. Laŭ peto de L. L. Zamenhof mem, Esperanto estis defendata de Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto. Ne povantaj veni Parizon kelkaj anoj sin anstataŭis per aliaj personoj. La 29-an de oktobro 1907 dum la lasta kunsido la ĉeestantaj 9 anoj Wilhelm Ostwald, Louis Couturat, Leopold Leau, Baudouin de Courtenay, Otto Jespersen, Ernest Dimnet, Paul D. Hugon, Gaston Moch, Paul Rodet ĉiesvoĉe akceptis principe Esperanton, sed sub la kondiĉo de kelkaj ŝanĝoj efektivigotaj de la Konstanta Komitato, laŭ la senco difinita en la konkludoj de la raporto de la sekretarioj (Couturat kaj Leau) de la komisiono kaj de la projekto "Ido", provante interkonsenti kun la Esperantista Lingva Komitato. Samtage en la Konstantan Komitaton estis elektataj: Wilhelm Ostwald, prezidanto, Baudouin de Courtenay, O. Jespersen anoj; L. Couturat, L. Leau, sekretarioj. Poste oni alelektis L. de Beaufront "pro lia speciala kompetenteco".

Decido pri Ido

[redakti | redakti fonton]

Dum la lasta kunsido la ĉeestantaj 9 anoj ĉiesvoĉe akceptis principe Esperanton, sed sub la kondiĉo de kelkaj ŝanĝoj efektivigotaj de la Konstanta Komitato, laŭ la senco difinita en la konkludoj de la raporto de la sekretarioj (Couturat kaj Leau) de la komisiono kaj de la projekto "Ido", provante interkonsenti kun la Esperantista Lingva Komitato.

La 2-an de novembro 1907 la Konstanta Komitato informis oficiale pri ĉio Zamenhof kaj Esperantistan Lingvan Komitaton. kaj petis respondi antaŭ la 6-an de decembro. La decido prokrastiĝis, ĉar Lingva-Komitatanoj respondis malrapide. La 14-an de decembro, W. Ostwald deklaris, ke la Konstanta Komitato de nun agos libere kaj rezervas al si la rajton sin turni al la publiko en ĉiu formo opiniata utila. La 7-an de januaro 1908 prezidanto de Esperantista Lingva Komitato, E. Boirac publikigis la respondon: el 61 Lingva-Komitatanoj nur 8 plene aprobis la Delegaci-reformojn en Esperanto. La 18-an de januaro li deklaris al la Konstanta Komitato, ke konsente kun Zamenhof kaj plimulto de la Lingva-Komitatanoj al Esperantistoj ne eblas fleksiĝi sub postuloj de la Delegacio. Samdate Zamenhof alvokis per "Cirkulera letero al ĉiuj Esperantistoj" resti fidelaj al Esperanto, ĉar nur per severa unueco estas akirebla konfido de la mondo. La tasko de la Delegacio estis nur elekti, sed ne reformi.

La 29-an de marto 1908 Zamenhof rifuzis la nomon Esperanto (reformita) por la nova lingvo. Oni ĝin poste nomis definitive "Ido". Ĝis majo 1908, Louis de Beaufront energie kontraŭbatalis reformojn en Esperanto. Nur tiam li demetis la maskon kaj deklaris, ke la aŭtoro de Ido estas li mem. Ĉirkaŭ 20% de gvidaj Esperantistoj komence transiris al Ido. Poste la % de idistoj-eks-Esperantistoj malkreskis ĝis 3-5%. El 307 societoj ĝis 1910 nur 14 aprobis Idon. La rompo inter la Delegacio kaj esperantistaro estas klarigebla per tio, ke ambaŭ flankoj esperis venki apartiĝinte de la alipartianoj.

La "Delegitaro" estis unu-homa afero, sen kunvenoj aŭ difinita regularo. La unusola klara regulo, ke aŭtoroj de lingvoprojekto ne rajtas partopreni, estis rompita. El la 12 membroj de la komitato nur du estis lingvistoj, kaj nur 4 partoprenis; oni aldonis nomojn de anstataŭantoj aŭ novaj membroj sen rajtigo. La fina rezolucio estis voĉdonita de nur tri el la 12 plus 4 anstataŭantaj kaj la sekretarioj. Oni sendis al la L. K. 25 kopiojn de la projekto, por disdoni ilin al 100 membroj de la L. K. (loĝantaj ankaŭ ekster Eŭropo) kaj postulis respondon post unu monato.

Originalaj anoj:

Anstataŭantoj elektitaj de eksiĝintaj membroj:

Kuniĝitaj en oktobro 1907 post la komenco de la diskutoj:

Zamenhof pri la Delegacio

[redakti | redakti fonton]
Citaĵo
 AL ĈIUJ ESPERANTISTOJ.
Varsovio, la 18an de Januaro 1908.

En la jaro 1900, kiam la esenco de la internacilingva afero estis ankoraŭ tro malmulte konata kaj la mondo pensis, ke ekzistas diversaj lingvoj internaciaj, kiuj inter si batalas, sinjoroj Couturat kaj Leau en Parizo fondis « Delegacion », kies celo estis: peti la Internacian Ligon de Akademioj, ke ĝi esploru, kiu el la ekzistantaj artefaritaj lingvoj taŭgas plej bone por la rolo de lingvo internacia, aŭ elekti mem komitaton, kiu esplorus tiun ĉi demandon. Kvankam, de la jaro 1900 ĝis nun, la vivo jam mem solvis la diritan demandon, tamen, por plenumi sian promeson, la Delegacio, en Oktobro 1907, kunvokis komitaton, kiu devis elekti lingvon internacian. Sed bedaŭrinde la komitatanoj ne ĝuste komprenis sian taskon, kaj, elektinte Esperanton, ili decidis fari en ĝi reformojn, forgesante, ke tia tasko tute ne estis kaj neniam povis esti komisiita al ili. Tiu ĉi tre bedaŭrinda decido estis kaŭzita de kelkaj tre gravaj malkompreniĝoj :

1º Oni forgesis, ke la afero de lingvo internacia estas nun ankoraŭ en la stato propagando; ke la mondo ne akceptas lingvon internacian ne pro tiuj aŭ aliaj ĝiaj detaloj, sed nur pro malkonfido al la tuta afero ; ke sekve nun ĉiu vera amiko de lingvo internacia devas absolute silenti pri siaj personaj gustoj kaj gustetoj, kaj ni ĉiuj devas antaŭ ĉio labori en plej severa unueco, por ke ni akiru por nia afero la konfidon de la mondo. Kiam nian aferon prenos en sian manon ia granda forto (ekzemple la registaroj de la ĉefaj landoj), kiu per sia potenco povos doni al ni ne senvalorajn tro memfidajn vortajn promesojn, sed plenan garantion, ke ĝi alkondukos nian aferon al la celo pli certe ol ni kaj ke ĝi ne faros facilanime iajn decidojn, antaŭ ol ili tute mature kaj perfekte estos pripensitaj kaj praktike elprovitaj kaj fiksitaj, tiam ni povos konfide transdoni al tiu potenca forto la sorton de nia afero; sed se privataj personoj, kiuj havas nek ian aŭtoritaton, nek ian forton, postulas, ke ni forlasu la vojon, kiun ni pacience kaj sukcese sekvis en la daŭro de multaj jaroj, kaj ni komencu plej danĝerajn rompajn eksperimentojn, ĉiuj veraj esperantistoj energie protestos. Nun, kiam ni estas ankoraŭ tro malfortaj, ni povas atingi nian celon nur per severa disciplino kaj per absoluta unueco; alie ni pereigos nian tutan aferon por kiam; ĉar kiu scias, kun kia grandega malfacileco kaj per kia superhome pacienca dudekjara laborado de multaj miloj da personoj estas atingita la nuna favora rilato de la mondo al nia afero, tiu komprenas, ke se, pro interna malpaco, Esperanto nun pereus, la mondo jam neniam, neniam volos ion aŭdi pri ia nova lingvo internacia, eĉ se ĝi estus ne senviva teoria produkto de multaj reciproke malkproksimaj kapoj, sed la plej genia kreitaĵo! Mi ripete memorigas tion ĉi al la reformistoj, mi ripete kaj insiste petas ilin, ke ili pripensu, kion ili faras, ke ili ruinigu tiun grandan kaj gravan aferon por kiu ni ĉiuj laboras kaj por kies ebla pereo la posteuloj iam severe nin juĝus.

2° Oni forgesis, ke ne sole eĉ en sia nuna formo Esperanto en la praktiko montriĝis perfekte taŭga por sia rolo kaj ke plibonaĵo povas fariĝi danĝera malamiko de bonaĵo, sed ke se eĉ efektive aperus la neceseco plibonigi Esperanton, la solan kompetentecon kaj rajton por tio ĉi havas ne flankaj personoj, sed nur la esperantistoj mem. Kaj en ĉiu momento, kiam plibonigoj montriĝos efektive necesaj kaj ĝustatempaj, la esperantistoj tre facile povas ilin efektivigi. Ĉar ĉiu rakontado pri ia baro, kiun kvazaŭ prezentas la Bulonja Deklaracio, aŭ pri ia kvazaŭa senviveco kaj senforteco de niaLingva Komitato, estas simpla malvero, per kiu oni penas fortimigi de ni tiujn personojn, kiuj ne konas bone la staton de la aferoj. Ĉiu, kiu legis la antaŭparolon de la « Fundamento de Esperanto », scias tre bone, ke ĝi ne sole ne prezentas ian baron kontraŭ la evolucio de la lingvo, sed kontraŭe, ĝi donas al la evolucio tian grandegan liberecon, kiun neniu alia lingvo iam posedis eĉ parte. Ĝi donas la eblon, se tio estus necesa, iom post iom eĉ ŝanĝi la tutan lingvon ĝis plena nerekonebleco! La sola celo, kiun la Fundamento havas, estas nur: gardi la lingvoj kontraŭ anarkio, kontraŭ reformoj arbitraj kaj personaj, kontraŭ danĝera rompado, kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj antaŭ ol la novaj estos sufiĉe elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj. Se la esperantistoj ĝis nun tre malmulte faris uzon de tiu granda libereco, kiun la Fundamento al ili donas, ĝi ne estas kulpo de la Fundamento, sed ĝi venas de tio, ke la esperantistoj komprenas tre bone, ke lingvo, kiu devas trabati al si la vojon ne per ia potenca dekreto, sed per laborado de amasoj, povas disvolviĝi nur per tre singarda vojo de natura evolucio, sed ĝi tuj mortus, se oni volus ĝin disvolvi per kontraŭnatura kaj danĝerega vojo de revolucio.

Cetere, se la Bulonja Deklaracio efektive prezentus ian malbonaĵon aŭ neprecizajn, kiu do malpermesas, ke iu proponu ĝian ŝanĝon aŭ eĉ ĝian tutan forigon? Jes, tiuj sinjoroj, kiuj sub la influo de la agitantoj diras, ke la « Fundamento » prezentas « eternan baron kontraŭ la evolucio de Esperanto », parolas pri afero, kiun ili tute ne konas. Ĉar la Lingva Komitato ĝis nun faris ankoraŭ neniun rompon en la lingvo tial la reformistoj ĝin kulpigas, ke ĝi estas senviva, senforta, senaŭtorita, sentaŭĝa! Sed se ĝi estas malbona, kiu do malpermesas, ke la esperantistoj mem ĝin reorganizu? Anstataŭ semi malkontentecon, malpacon kaj ribelon, ĉu ne estus pli bone, se iu el la malamikoj de la nuna Lingva Komitato prezentus projekton de reorganizo de tiu ĉi komitato ? Se la projekto estos bona, ĝi ja certe estos akceptita; mi povas eĉ sciigi la malkontentulojn, ke la prezidanto de la Komitato mem preparas nun projekton de reorganizo, kiun li intencas prezenti al la plej proksima kongreso. Per vojo de paco kaj harmonio ni ĉion povas krei, per vojo de malpaco kaj ribelo ni ĉion nur detruos. Por fari reformojn en Esperanto, la « Delegacia Komitato » ricevis komision nek de la esperantistoj, nek de siaj propraj delegintoj (kiuj ne sole ne donis, sen eĉ ne povis doni tian strangan komision); siajn proprajn, de neniu rajtigitajn postulojn de reformoj — kiuj apogis sin sur zorge kolektitaj voĉoj de kelka nombro da malkontentuloj, sed tute ignoris la opinion de multaj dekmiloj da personoj, kiuj estas kontraŭ ĉiuj ŝanĝoj — la Delegacia Komitato prezentis al la esperantistaro en formo tre ofenda, postulante, ke la tuta multemila kaj longe laborinta esperantistaro akceptu la decidojn, kiujn kelkaj flankaj personoj ellaboris en la daŭro de 8-10 tagoj; ili eĉ ma humile postulis, ke tiuj decidoj estu akceptataj tuj, ne atendante la esperantistan Kongreson; tial la sola respondo, kiun ni devis doni al la postulantoj, estus simpla kaj tuja rifuzo. Sed ĉar troviĝis personoj, kiuj per ĉiuj eblaj rimedoj komencis grandan kaj lertan agitadon inter ĉiuj esperantistoj, penante per ĉiuj fortoj ruinigi la harmonion, kiu ĝis nun reĝis inter ni, penante semi malpacon kaj malkontentecon kaj kredigi al ĉiu aparte, ke ĉiuj postulas reformojn, nur la ĉefoj kontraŭstaras; kaj ĉar ni komprenis tre bone, kiel pereiga povas fariĝi por nia tuta afero ĉia publika malpaco kaj skismo, precipe se ĝi al la nenion scianta publiko estas tute malvere prezentata kiel « deziro de multaj societoj » tial ni en la daŭro de tri monatoj faris ĉion, kion ni povis, por kvietigi la ribelantojn en ia paca maniero. Ni multe korespondis kun ili, penante klarigi al ili, kiel danĝerega ilia agado estas por tiu afero, kies amikoj ili sin kredas ; ni prezentis la demandon al la voĉdonado de ĉiuj membroj de la Lingva Komitato; kaj kiam la Lingva Komitato rifuzis akcepti iliajn strangajn kaj tro grandajn postulojn, ni eĉ decidis, ke ni mem en nia propra nomo prezentos al la esperantistoj iliajn plej ĉefajn postulojn, kvankam ni tute ne vidas en ili ian necesaĵon; sed ni nur deziris, ke ĉio estu fabata sen rompado, per vojo laŭ ega; ke ĝis la komuna akcepto la novaj forinoj estu rigardataj ne kiel devigaj, sed nur kiel permesataj, kaj ili ricevu forton nur tiam, kiam la Lingva Komitato ilin aprobos kaj Kongreso esperantista donos al ili sian sankcion. Sed ĉiuj niaj penoj de pacigo nenion helpis. La postulantoj respondis, ke por ili ne estas aŭtoritata nia Lingva Komitato, nek nia Kongreso, kaj ili rezervas al si plenan liberecon de agado. Tiam ni estis devigitaj rompi ĉiun intertraktadon kaj sciigi, ke la « Delegacia Komitato » por ni plu ne ekzistas. Laŭ la propra tute preciza programo de la « Delegacio », la Komitato ricevis de siaj delegintoj la komision nur elekti lingvon; de la momento, kiam tiu elekto estis farita, la «Delegacia Komitato » ĉesis ekzisti kaj restis nur kelkaj Privataj personoj, kiuj — laŭ siaj propraj vortoj — fariĝis nun esperantistoj. Sed kiam tiuj kelkaj novaj esperantistoj, kiuj aliĝis al Esperanto nur antaŭ malmultaj semajnoj, ekdeziris dikti leĝojn al la tuta popolo esperantista, kiu laboras jam pli ol dudek jarojn, kaj ĉiuj niaj admonoj nenion helpis, tiam ni simple lasis ilin flanke. Ni estas konvinkitaj, ke tiuj kelkaj scienculoj, kiuj lasis sin entiri en reton, baldaŭ komprenos la eraron, kiun ili faris; ili baldaŭ komprenos, ke nia gravega kaj malfacilega afero povas atingi sian celon nur per severa unueco ; kaj pro la bono de ilia amata ideo ili baldaŭ discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda armeo, kiu sen personaj ambicioj, en plena harmonio, kaj kun ĉiam kreskanta sukceso, pacience laboras jam tiom multe da tempo.

Kiel ĝis nun, tiel ankaŭ plue, ni, esperantistoj, iros trankvile nian vojon. 
— L.-L. Zamenhof

Kroma bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • L. COUTURAT, L. LEAU
  • Délégation pour l'adoption d'une Langue auxiliaire internationale;
  • COMPTE RENDU des travaux du comité (15-24 Octobre 1907), Coulommiers: Imprimerie Paul Brodard, 1907

En aliaj projektoj

[redakti | redakti fonton]