Crespos (Ávila)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Crespos (stacidomo). |
Crespos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05300 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 465 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 52′ N, 4° 57′ U (mapo)40.872556-4.956218Koordinatoj: 40° 52′ N, 4° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 912 m [+] | ||
Areo | 32 km² (3 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Crespos, Ávila [+] | |||
Crespos [KRESpos] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Crespos, Chaherrero kaj Pascualgrande, okupas totalan areon de 31,92 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 494 loĝantojn. Ĝi perdis 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 43 km de Avilo, provinca ĉefurbo, kaj 30 km de Arévalo, komarka ĉefurbo.
Ĝi limas kun Collado de Contreras, Rivilla de Barajas, Viñegra de Moraña, Fontiveros, Vita kaj Muñogrande.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).