Cottens FR
- La mallongigo FR en Cottens FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Cottens. |
Cottens | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Cottens | |||||
Cottens | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Friburgo | ||||
Distrikto | Sarino | ||||
Koordinatoj | 46° 45′ 2″ N 7° 1′ 59″ O / 46.75056 °N, 7.03306 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 2″ N 7° 1′ 59″ O / 46.75056 °N, 7.03306 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 1323 | ||||
Areo | 4,97 km² | ||||
Alteco | 713 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 1741 | ||||
Komunumkodo | 2186 | ||||
Mapo de Cottens | |||||
Cottens estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1323 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Cottens situas en la Friburga Mezlando, 12 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo. En sudoriento la komunuman limon formas la rivero Glano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Cottens, la nova loĝkvartalo Le Bimont, la setlejoj Les Rialets kaj Le Grassu, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,97 km², de kiuj 17,3% estas kovritaj de arbaro, 69,8% servas por agrikulturo kaj 12,1% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Cottens limas en nordo al La Brillaz, en nordoriento al Neyruz, en oriento al Hautrive, en sudokcidento al Farvagny, en sudo kaj okcidento al Autigny.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Cottens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 155 de Friburgo al Romont. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas 8 kilometrojn nordoriente de la komunumo sude de Friburgo. Per stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Romont la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Cottens datiĝas el la jaro 1138 kiel Cotens. Dum mezepoko Cottens supozeble apartenis al la Senjorujo Arconciel. Ekde la 12-a jarcento estis menciita nobela familio de Cottens kaj kadre de biena divido en la jaro 1218 la bienoj en Cottens apartenis al la Grafo Berĥtoldo de Neŭŝatelo. Poste la Monaĥejo Hauterive posedis bienojn en Cottens. En la jaro 1442 Cottnes estis integrita al la Malonva Kamparo de Friburgo sub la Novurba Flago. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 kaj poste ĝis 1748 ĝi apartenis al la distrikto Friburgo, kaj tiam ĝi surbaze de la nova kantona konstitucio estis integrita al la distrikto Sarino.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Cottens
- Cottens FR (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Cottens – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Vilaĝeniro
-
Bakejo
-
Nova loĝsetlejo
|