Chueca (Toledo)
Chueca | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Montoj de Toledo | ||
Poŝtkodo | 45113 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Santiago Sánchez Galán | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 264 (2011) | ||
Loĝdenso | 26,4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 44′ N, 3° 57′ U (mapo)39.7325-3.9433333333333Koordinatoj: 39° 44′ N, 3° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 738 m [+] | ||
Areo | 10 km² (1 000 ha) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chueca, Toledo [+] | |||
Chueca [ĉŭEka] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Toponimio
[redakti | redakti fonton]La termino «Chueca» povas esti de origini ibera aŭ eŭska. En dokumentoj de mozaraboj aperas laŭ la nomo de Choca [ĉOka], kiu povas signifi 'ludo, burĝono aŭ tipo de arboj aŭ tereno maldekstra'. En la 12a jarcento oni nomis ĝin Assueca.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝanto nomiĝas Chuecano aŭ Chocano. La censita populacio en 2011 estis de 264 loĝantoj kaj la denseco estas de 26,4 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Chueca estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 738 m; je 21 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 10 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°43′57″ N 3°56′36″ Ok.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La municipo troviĝas situanta sur ebenaĵo de la komarko Montoj de Toledo kaj limas kun la municipaj teritorioj de Nambroca, Villaminaya, Orgaz kaj Ajofrín, ĉiuj de la provinco Toledo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antikve, Chueca estis domaro kiun mozaraboj de Toledo loĝis en epoko de rikolto.
Meze de la 19a jarcento estis 78 domoj kaj la municipa buĝeto estis de 5.179 "reales", el kiuj 1.664 estis por pago al la sekretario. Ties paroĥa preĝejo estis ĉefa de la preĝejo de Ajofrín, kiun ĝi havis kiel aldonaĵo.
Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Chueca super 400 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Chueca kie oni falis al la nunaj 200.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis ĉiam la sama el 1979 al 2003, nome Ángel de Mora Fermín, dum 24 jaroj sinsekve laŭ tri diversaj partioj dekstraj; poste sekvis denove ĉiam la sama Santiago Sánchez Galán de maldekstra partio PSOE.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco de ĉefurbo Toledo.