Charles Villiers Stanford
Aspekto
Charles Villiers Stanford | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Charles Villiers Stanford |
Aliaj nomoj | Karel Drofnatski |
Naskiĝo | 30-an de septembro 1852 en Dublino, Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Morto | 29-an de marto 1924 (71-jaraĝa) en Londono |
Tombo | Abatejo Westminster |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Irlando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Alma mater | Trinity College Reĝina Kolegio |
Familio | |
Patro | John James Stanford (en) |
Patrino | Mary Henn (en) |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | komponisto de klasika muziko universitata instruisto muzikinstruisto komponisto |
Charles Villiers STANFORD (la 30-a de septembro 1852 - la 29-a de marto 1924) estis brita komponisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis en Dublino, Irlando kaj estis la filo de ŝtat-oficisto. Ambaŭ liaj gepatroj estis amatoraj muzikistoj.
Post muzikaj studoj en London li gajnis stipendion ĉe Queen's College, Universitato de Kembriĝo. En 1873 li iĝis orgenisto ĉe Trinity College en la sama universitato. Dume li studis po kelkaj monatoj jare en Germanio. Li unue famiĝis pro operoj kaj muziko por dramoj. Li komponis simfoniojn, konĉertojn, madrigalojn, kantojn, ĉambran muzikon kaj ĥorajn verkojn.
Kiel instruisto de la komponado, li ege influis la sekvantan generacion de komponistoj, inkl. Gustav Holst kaj Ralph Vaughan Williams.