Centra Sulaveso
Centra Sulaveso Sulawesi Tengah
| |
---|---|
provinco de Indonezio | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Paluo |
Areo | 61 841,29 km² |
Loĝantaro | 2 633 420 (stato de dato forestas en Vikidatumoj) |
Loĝdenso | 42,58 loĝ./km² |
ISO-kodo | ID-ST |
emblemo
| |
Centra Sulaveso (indonezie Sulawesi Tengah, enlande foje mallongigata "Sulteng") estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 61 841 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Sulaveso. Laŭ stato de la jaro 2011 Centra Sulaveso havis 2 635 009 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 41 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el unu urbo, 10 distriktoj, 147 subdistriktoj kaj 1 712 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Paluo.
La monta surfaco de la provinco respondecas pri forta etna fragmentiĝo de la loĝantaro kaj pri la malalta loĝdenso. For de la marbordaj ebenaĵoj estas malbone evoluinta transporta infrastrukturo, kio kontribuas al la izolado de tutaj regionoj, aparte en la orienta duoninsulo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo Arkivigite je 2015-01-19 per la retarkivo Wayback Machine